Cenoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Sankta Cenoto

CenotoSenotoDzonoto (el la majaa vorto tsʼonot) estas natura akvorezervejo, puto, fakte faldolino. Ĝi abundas en la duoninsulo de Jukatano.

Ĝi estiĝas per rompo-kolapso (falo) de la kalkŝtonaj surfacoj, kiam la subkalkŝtona akvotavolo ekvideblas sur la surfaco.

Ĉar ili estis gravaj akvorezervejoj en la majaa epoko, la majaoj ofte ofertis al la pluvdioj, ĵetante valoraĵojn en la cenotojn.