Centaŭro (planedeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de sunsistemaj astroj. La centaŭroj estas oranĝkoloraj, ĉefe intere la verda Kuiper-zono.

La centaŭroj estas klaso de asteroidoj, kiuj ĉirkaŭas sunon inter Jupitero kaj Neptuno. Ili estas nomitaj laŭ la Kentaŭroj en la helena mitologio. En la surfaco de iuj centaŭroj akvo troviĝis, ekzemple sur 5145 Folo kaj 7066 Neso.

La unue malkovrita centaŭro estis 2060 Ĥirono en la jaro 1977. La plej granda estas 10199 Kariklo, malkovrita en 1997.

Verŝajne la centaŭroj estas estingitaj kometoj, kies volatilaj komponantoj, akva glacio kaj metano, sublimiĝis pli-malpli. Tamen la centaŭroj Ĥirono kaj Ekeklo estas ankaŭ klasiĝas kiel kometoj, ekde kiam oni trovis hararon ĉirkaŭ ili.