Centra Milita Komisiono (Ĉinio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Milita Komisiono
emblemo
registara organizaĵo • ŝtatnivela institucio de Ĉinio
Komenco 28-a de septembro 1954 vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Bayi Building
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Centra Milita Komisiono (ĉine 中央军事委员会) estas burooj de Ĉina Popola Respubliko kaj Ĉina Komunista Partio pri militfortoj de Ĉinio, Popola Liberiga Armeo (PLA). Nuntempe en Ĉinio ekzistas du militaj komisionoj: Centra Milita Komisiono de Ĉina Komunista Partio (ĉine 中国共产党中央军事委员会) kaj Centra Milita Komisiono de Ĉina Popola Respubliko (ĉine 中华人民共和国中央军事委员会).

La Ĉefestro de la Centra Milita Komisiono estas fakte ĉefestro de Ĉinio, ĉar li gvidas PLA de Ĉinio. Kiel ĉefestro pri militaj politikoj, Ĉefestro de la Centra Milita Komisiono estas ĉefkomandanto de PLA.

En aliaj komunismaj ŝtatoj, kiel Nordkoreio kaj Vjetnamio ekzistas militkomisionoj en la partioj. La dua estro de Nordkoreio, Kim Ĝong-il gvidis Nordkoreion kiel Ĉefestro de Nacia Defenda Komisiono de Korea Demokratia Popola Respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nunaj Ĉinaj militfortoj, Popola Liberiga Armeo kreiĝis dum la Ĉina enlanda milito. Kiel militfortoj de ĈKP, PLA batalis kontraŭ Nacia Revolucia Armeo de Ĉina Nacia Partio, Kuomintango. Same kiel Ruĝa armeo de Sovetunio, la Komunista Partio de Ĉinio havis siajn militfortojn por militi kontraŭ siajn malamikojn. Estro de la Komunista Partio, Mao Zedong opiniis ke armeo kaj armitaj milicoj estas ĉefa organizaĵo dum la revolucio.

En 1949 la Komunista Partio venkis en la enlanda milito. Post la venko Mao Zedong iĝis komandanto de PLA. Dum lia regado, vic-ĉefestro de CMK, Lin Biao ankaŭ havis povon. Dum la Kultura revolucio Lin Biao kontrolis kaj subtenis Mao. Kiel ĉefestro de la militfortoj, Lin Biao kreskigis sian povon en la partio. Tio provokis konflikton inter Mao kaj Lin. Li perdis povon post la kultura revolucio kaj pereis en 1971 pro aviada katastrofo.

Post la morto de Mao Zedong lia posteulo Deng Ŝiaoping decidis apartigi militan povon el la partio. En 1982, li kreis la Centran militan komisionon en la registaro, nuntempe nomatan la Centra Milita Komisiono de Ĉina Popola Respubliko.

La nuna prezidanto de Ĉinio Ŝi Ĝinping estas ĉefestro de la Centra Milita Komisiono de la partio kaj ŝtato. Kiel ĉefestro de PLA, li kreis novajn departmentojn por modernigo de PLA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]