Charlene de Monako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlene de Monako
Persona informo
SAS La Princesse Charlène, La Princesse de Monaco
Naskonomo Charlene Lynette Wittstock
Naskiĝo 25-an de januaro 1978 (1978-01-25) (46-jaraĝa)
en Bulawayo,  Rodezio
Religio katolikismo vd
Lingvoj anglaafrikansafranca vd
Ŝtataneco Sud-AfrikoMonako vd
Subskribo Charlene de Monako
Familio
Dinastio dinastio Grimaldi vd
Patro Michael Kenneth Wittstock vd
Patrino Lynette Alice Humberstone vd
Edz(in)o Alberto la 2-a vd
Infanoj Gabriela de Monako • Jakobo de Monako vd
Parencoj Jazmin Grace Grimaldi • Alexandre Grimaldi vd
Profesio
Okupo naĝisto • modelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Princino Charlene en junio 2013

Princino Charlene de Monako, naskita kiel Charlene Lynette Wittstock [ŝarlin ŬICtok] (naskiĝis la 25-an de januaro 1978 en Bulawayo, Rodezio) estas iama sudafrika naĝistino kaj ekde sia edziniĝo kun princo Alberto la 2-a de Monako la 1-an de julio 2011 princino de Monako. Iliaj praprageavoj en 1861 elmigris el norda Germanio kaj havis familiajn radikojn en la urboWittstock [VITŝtok].

Princino Charlene naskis ĝemelojn merkredon la 10-an de decembro 2014 ĉirkaŭ la 17-a horo. Temas pri filino "Gabriella" kaj filo "Jacques". [1]

Gabriella estos Grafino de Carladès (en Aŭvernjo), dum Jacques estos Markizo de Les Baux (en Provenco).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.ouest-france.fr/monaco-les-bebes-princiers-seraient-nes-3041947 Monaco. Les bébés princiers Gabriella et Jacques sont nés.