Charles-Simon Favart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles-Simon Favart
Persona informo
Charles-Simon Favart
Naskiĝo 13-an de novembro 1710 (1710-11-13)
en Parizo
Morto 12-an de majo 1792 (1792-05-12) (81-jaraĝa)
en Belleville
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand vd
Familio
Edz(in)o Justine Favart vd
Infanoj Charles Nicolas Favart vd
Profesio
Okupo dramaturgo • libretisto • verkisto • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Simon FAVART (naskiĝinta la 13-an de novembro 1710 en Parizo, mortinta samloke la 12-an de marto 1792) estis franca opera kaj komedia verkisto.

Charles-Simon Favart, de Paul Jourdy

Vivo[redakti | redakti fonton]

Favart verkis por Franca komika opero kaj transprenis tie en 1745 la estradon de la aktora trupo kiu sevkis la Marŝalon de Saksio en Flandrujon. Reveninte Parizon li dediĉis sin denove al la drama poezio kaj iĝis kreanto de la pli nobla opero.

Post la morto de la edzino Justine Duronceray (1727-1772), aktorino kaj dancistino, la kreiveco de Favart eklamis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Liaj komedioj kaj operetoj (sume li verkis ĉ. 150) estis plejtempe decaj kaj veraj kaj montras tipe francan gajecon: ekz. kiam li priskribis kamparajn amrilatojn kaj rakontis ĝojigintajn historietojn. Eksterordinare bonaj sukcesis: Annette et Lubin, L'astrologue de village, Bastien et Bastienne, Ninette à la cour, Les trois sultanes kaj L'Anglais à Bordeaux.

Kelkaj verkoj laŭdire tute aŭ parte verkitis de la edzino - sed hodiaŭ tio ne plu pruveblas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]