Cheile Turzii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cheile Turzii en Rumanio

Cheile Turzii [keile turzij] (Kanjono de Turda) (hungare Tordai-hasadék [tordai haŝadek]) situas inter kalkoŝtonaj montokrestoj en la montaro Trascău en la okcidenta Rumanio, je 6-kilometra distanco de Turda. Ĝi estas unu el la plej famaj naturbelaĵoj de Rumanio en Transilvanio.

La kanjono longas 2 900 m, ĝin trafluas la rojo Hășdate inter 300 metrojn altaj krutaj rokmuroj. En tiuj troviĝas multaj kavernoj (ĉ. 60).

Oni establis en la valo bone ireblan piedvojeton.

Ekde 1938, la interkrutejo iĝis naturprotektata areo pro kresko de alpaj plantospecioj. Tiu areo estis pligrandigita intertempe al 324 hektaroj kaj donas hejmon al pli ol 1 000 diversaj plantospecioj, ĉirkaŭ 67 birdospecioj kaj diversaj vertebruloj.