Christer Kiselman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christer Kiselman
Fotita en 2014 fare de Mireille Grosjean en Colonia del Sacramento, Urugvajo
Fotita en 2014 fare de Mireille Grosjean en Colonia del Sacramento, Urugvajo
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1939 (1939-04-08) (85-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj EsperantosvedafrancaGermaniojido
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Stokholmo
Okupo
Okupo matematikisto • esperantisto
TTT
Retejo http://www2.math.uu.se/~kiselman/
vdr

Christer Oscar KISELMAN (naskiĝis la 8-an de aprilo 1939 en Stokholmo) estas sveda matematikisto kaj esperantisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

  • 1965–1966 membro de "Institute for Advanced Study" en Princeton, Nov-Ĵerzejo (en Usono)
  • 1967 docento ĉe Universitato de Stokholmo
  • 1967–1968 vizitanta profesoro ĉe la Universitato de Nice (FR)
  • 1968–1979 asistanta profesoro ĉe Universitato Uppsala (SE)
  • Ekde 1979 profesoro tie
  • Ekde 2014 gastprofesoro ĉe la Instituto por informadika teknologio

Kiselman estis direktoro de Matematika Instituto de Universitato Uppsala (SE) de 1971 ĝis 1975 kaj en 1977. Li estis prezidanto de la komisiono pri edukado en la matematikaj kaj komputaj sciencoj tie, 1977-1983. De 1985 ĝis 1987 li estis vicdekano de la sekcio pri matematiko kaj fiziko ĉe Universitato Uppsala (SE) kaj poste dekano 1992–1996 por matematiko kaj komputoscienco. De 1987 ĝis 1988 li estis scienca direktoro ĉe Instituto Mittag-Leffler, Djursholm (SE).

Kiselman estas membro de pluraj sciencaj akademioj:

  • Reĝa Akademio de Artoj kaj Sciencoj, Uppsala (1983)
  • Reĝa Societo de Sciencoj Uppsala (1984)
  • Internacia Scienca Akademio Comenius (1986)
  • Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj (1990)
  • Polska Akademia Umiejetności (Pola Akademio de Kapabloj) en Krakovo ekde 2002.

En la Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Kiselman membras en Akademio Internacia de San-Marino AIS ekde 1985.

En 1986 li estis elektita kiel vicprezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). Li estis ĉefredaktoro de la lingvistika fakrevuo Esperantologio / Esperanto Studies (ok kajeroj publikigitaj 1999–2018).[1]

En 1992, li estis redaktoro de la revuo Matematiko translimen de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj.

Dum la 88-a UK 2003 en Gotenburgo (SE) kaj dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en 2011 en Kopenhago (DK) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato.

Akademio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Christer Kiselman ekde 1989 estis membro de Akademio de Esperanto; lastatempe li oficis en ĝi kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. Ekde 2013 li estis la prezidanto de la Akademio,[2] kaj demisiis la 15-an de decembro 2015.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parto de la ĉi-supraj informoj devenas el la Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS.
  2. [http://sezonoj.ru/2013/10/kiselman/ Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto alirdato= 2013-10-04] (esperante).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]