Christian Leonhard Leucht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Leonhard Leucht
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1645 (1645-02-12)
en Arnstadt
Morto 24-an de novembro 1716 (1716-11-24) (71-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Alia nomo Anton Faber • Sigismundus Ferrarius • Caspar Loelius • C. L Lucius • Christian Leonhard Lucius • C. L. Thucelius • Cassander Thucelius • Christian Leonhard Thucelius • C. L. L. vd
Okupo publikigistojuristoverkisto • numismato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Leonhard LEUCHT (naskiĝinta la 12-an de februaro 1645 en Arnstadt, mortinta la 24-an de novembro 1716) estis germana juristo kaj jura historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Leucht estis studanto en Lepsiko, Gießen kaj Jena, kie li doktoriĝis en 1678 pri jurscienco. Post kiam li estis kelkajn jarojn en Dresdeno por ricevi spertojn praktikajn jurajn, li iĝis kortega Hofrat en 1683 en Greiz. Aliaj karieraj stacioj: 1688 - gräflich limburgischer Rat von Haus aus, Konsulent bei der fränkischen Reichsritterschaft, Orts Altmühl; 1690 - kaiserlicher Pfalzgraf; 1692 - konsulento de la urbo Nürnberg, unue ĉe la Malsupera tribunalo, poste ĉe la urba geedziĝkortumo, finfine Konsilantara konsulento.

En 1699 li demisiis pro sanecaj kialoj sed povis daŭre havi la titolojn kaj la socian rangon. En 1715 la dukoj de Schwarzburg-Sondershausen kaj de Schwarzburg-Arnstadt honorigis lin per la titolo de wirklicher Geheimer Rat pro ke li estis dediĉinta al ili la verkon Staats-Acta vom 18. Säculo.

Kiam Leucht mortis, li postlasis grandan bibliotekon. La katalogo de tiu presitis en 1730 en Nürnberg.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Leucht senĉese publikigis pli malnovajn gravajn fakverkojn, kiujn li komentis, kaj kolektis malnovajn dokumentojn de publika juro. Ofte li uzis pseŭdonimon por si (ekz. Sigism. Ferrarius, C. L. Thucelius, C. L. Lucius, Cassander Thucelius, Antonius Faber).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Cassandri Thucelii Electa juris publici curiosa, Tom. 1 1694. Tom. 2 1696. Tom. 3 1697. 4°
  • Ant. Fabri Europäische Staats-Canzle, komencite en 1697 (lasta volumo aperis en 1760 - la 115-a volumo)
  • Continuatio Actorum publicorum Londorpii tom. 13. 14, 1708. 1716. *Cass. Thucelii des H. R. R. Staats-Acta vom 18. Saeculo, 5 Thle., 1715–22.
  • Codex Mevianus h. e. Decisiones, 1703. 3 Tomi fol.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]