Christian Rosencreuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Rosencreuz
homo eble fikcia • homo
Kreita de Johann Valentin Andreae
Verko Nuptiae Chymicae
Informoj
Sekso vira
Nacieco Sankta Romia ImperioGermanio
Naskiĝis 1378
Mortis 1484 (106-jara)
vdr

Christian ROSENCREUZ [roz.nkrojc] (ankaŭ ROSENKREUZROSENKREUTZ, "Kristiano Roza Kruco"; 13781484) estas la legenda fondinto de la Rozkruca Ordeno, nun ĝenerale rigardata kiel literatura fikciulo[1] kreita de germana luterana teologo Johann Valentin Andreae (15681654).

Kvankam la nomo Christian Rosencreuz ne estas malkaŝita ĝis la tria rozkruca manifesto, Nuptiae Chymicae, li estas la heroo de la unuaj du rozkrucaj manifestoj, Fama Fraternitatis kaj Confessio Fraternitatis, nomata simple "Frato R.C."

Laŭ legendo, Christian Rosencreuz malkovris kaj lernis la antikvajn esoterajn sciojn dum pilgrimado en la Oriento en la 15-a jarcento. Li poste fondis kaj ekestris mistikan frataron, la "Frataron de la Rozkruco". Sub lia gvido estis konstruita templo nomata la "Templo de la Sankta Spirito". 120 jarojn post lia morto (kiu okazis en plena sekreteco), alia rozkruca Frato malkovris lian kadavron, kiu estis perfekte konservita - kiel C.R.C. antaŭdiris - en ĉambro kiun li estis konstruinta kiel kompendion de la universo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]