Christoph Gundermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Gundermann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1548 (1548-11-30)
en Kahla
Morto 5-an de januaro 1622 (1622-01-05) (73-jaraĝa)
en Neustadt ĉe la Vinstrato
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Christoph GUNDERMANN (naskiĝinta en 1549 en Kahla, mortinta la 5-an de januaro 1622 en Neustadt) estis germana teologo reformita kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gundermann unue estis pedagogo kaj iĝis lernejestro de la Marteno-lernejo de Halberstadt; poste li elektis la deĵoradon eklezian. Li estis diakono en Halberstadt kaj iĝis en 1584 supera predikisto, ankaŭ en Halberstadt.

En 1590 li vokitis kiel pastro de la Tomaso-kirko kaj orda profesoro pri teologio al Lepsiko. La saman jaron li doktoriĝis ĉe la Universitato de Wittenberg. Tio faritis sub la regado de princ-elektisto Kristiano la 1-a (Saksio) kun perado de kanceliero Nicolaus Krell. Gundermann evidentiĝis esti unu el la plej energiaj filipistoj. Li ankaŭ faris plurajn vojaĝojn por provi rompi la opozicion kontraŭ la abolicio de ekzorco dum bapto. Sed kvazaŭ ĉie li atakitis kaj eĉ primokitis.

Kiam princ-elektisto Kristiano mortis en aĝo de 30 jaroj la agnato duko Frederiko Vilhelmo la 1-a (Saksio-Vajmaro) transprenis kuratore la regadon de Elekto-Saksio. Kaj jen okazis tuj radika pliboniĝo de la situacio por luteranismo. La en la kuro de la lastaj jaroj maldungitaj teologoj de kontraŭmelanktona sintemo Mirus, Selnecker kaj aliaj revenis.

Kiam en la 23.10.1591 arestitis kanceliero Krell en Dresdeno Gundermann preferis kaŝan foriron disde Lepsiko. Sed la fuĝo finiĝis jam en Naumburg (Saale). Oni sendis homojn post li por persvuadi lin reveni. En la 15.11. li malliberigitis pro kaŝa favoro je kalvinismo kaj enkarcerigitis ĉe Pleißenburg. La edzino prie tiom ĉagreniĝis ke ŝi mortigis sin mem. Gundermann mem liberigitis en la 20.5.1592 post subskribo de promesodokumento ne plu ion disvastigi kontraŭ la Aŭgsburga konfeso, Konkordoformulo (formula concordiae) kaj la Artikoloj de Schmalkalden. Krome li devis ligi sin per promeso de ne plua predikistado. Tion li ankaŭ tenis ene de la luterana eklezio. Li poste iris al la patruno Turingio vivante kiel privatulo en Kahla. Skribitaĵoj liaj ne konserviĝis krom kelkja tezoj pri la du ĉefaj eldonoj de la Aŭgsburga konfeso. Li poste iĝis reformita paroĥestro ĉe Petro-kirko en Heidelberg kaj en 1595 superintendanto en Neustadt.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Gundermann, Christoph" de Gotthard Lechler, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, eldonis Historische Kommission ĉe Bayerische Akademie der Wissenschaften, volumo 10 (1879), p. 125–126 (tie ĉi interrete)