Cifereca fotilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cifereca fotilo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta Antaŭrigardilo • bildsentilo • memorkarto • fulmlumilopiloĉefprocesoroobjektivo • accumulator vd
vdr
Kompakta bitfotilo

Cifereca fotilobitfotilo estas fotilo, ĉe kiu la kaptaĵo (filmo) estas anstataŭita de elektronika bildotransformilo (sensoro) kaj bita savilo.

Funkcia maniero[redakti | redakti fonton]

La fotita bildo estiĝas en la bitfotilo laŭ jenaj paŝoj:

  1. optika projekcio per la objektivo;
  2. optika filtrado per infraruĝa kaj RGB-filtriloj;
  3. bildotransformado en elektronikajn signalojn;
  4. bitigo de la signaloj per analog-bita transformado;
    1. Diskretigo; (signifas erigon de la bildo al diskretaj unuoj)
    2. Kvantumigo;
  5. eventuale kolora interpolado;
  6. Bildo-prilaboro de la bildodatenoj;
  7. Densigo de la bildodatenoj; JPEG, TIFF
  8. Savo de la bildodatenoj.

Ĉe tiuj fotiloj, kiuj laboras per RGB-sistemo kaj devas savi je pikselo tri kolorajn valorojn, okazas kolora interpolado. Tio signifas, ke la fotilo analizas la najbarajn ĉelojn kaj tiel aldonas (interpolas) koloron por ĉeloj kiuj ne havas la aliajn du kolorajn valorojn.

La bitfoto estas alŝutebla al komputilo, tie libere kopiebla, korektebla, printebla.

La bitfotiloj ofte enhavas krom la integra optika zomo ankaŭ bitzomon. Tiuokaze temas pri interpolado, kio montras la bildon pli granda, sed fakte kun malplia diseriĝo. La bitzomo estas simpla reklama (pr) afero sen fotografa valoro.

En 2004 la fotiloj sub 2 megapikseloj valoras nur kiel ĉe ludiloj kaj poŝtelefonoj. En la merkato gravas nur la fotiloj super 3 megapikseloj, kiuj valoras por fari la kutimajn paperbildojn (10x15). Ili estas facile uzeblaj, relative malmultekostaj.

La pli bonaj, profesiaj fotiloj havas diseriĝon de 4-5 megapikseloj (meza kategorio), la pintaj aparatoj (stato: 2004) inter 8 kaj 16 megapikseloj (ebligas bildon 20x30 cm). (La tradicia analoga fotografado egalas al 20-30 megapikseloj.)

gravas ĉe la profesia kategorio:

  • kvalito de la objektivo
  • bildotransformado
  • alĝustigaj eblecoj
  • rapido de la fotado

La ĝenerala akumulatoro de la fotilo liveras energion por fotado de ĉirkaŭ 200 bildoj.

Datenaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Unu foto kun diseriĝo de du megapikseloj kaj 3 koloroj je pikseloj estus 6 megabajtoj (nedensigita datumgrando).

densigaj manieroj:

  • JPEG-formato (perdiĝas kelkaj detaloj)
  • TIFF, senperda aranĝo, pli precize kadro uzebla de pluraj aranĝoj
  • Kruda datuma formato (angle mlgg RAW) ĉe pintaj fotiloj (tio estas kiel negativa filmo ĉe la analoga, kemie bazita, fotado); la datenaro korektebla
  • Plej novaj fotiloj ebligas kapti mallongajn videojn, kiuj plej ofte saviĝas en aranĝo Motion JPEG - aŭ Apple Quicktime.

Datenujoj[redakti | redakti fonton]

Malnovaj fotiloj uzas ankaŭ moldiskojnPCMCIA-/PC-Card-kartojn.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]