Civila servo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Civila servo nomiĝas la deviga laborperiodo, kiun en aro da landoj plenumas junuloj, kiuj rifuzis militservon.

Tia reguligo ekzistas interalie en jenaj ŝtatoj: Aŭstrio, Brazilo, Germanio, Italio, Rusio, Svislando kaj aliaj.

En kelkaj landoj, kiel Germanio, tiu estas (respektive "estis", vidu sube) grava afero, ĉar multaj junuloj pro pacisma sinteno ne volas militservi, sed en aliaj landoj, kiel Brazilo, ĝi apenaŭ ekzistas kiel rajto, ĉar tie militservo estas rigardata kiel grava ŝanco por akiri vivrimedojn kaj profesion kaj eĉ ne estas sufiĉaj vakoj por ĉiuj, kiuj volas militservi.

Ekde la fino de la Malvarma Milito en 1991, iom post iom en multaj ŝtatoj forpreniĝis la deviga militservo, kaj kadre de tio ankaŭ neniiĝis la anstataŭa, deviga civila servo: En Belgio tio jam okazis en 1992, en Germanio en julio 2011.