Claus Schreiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claus Schreiner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1943 (1943-01-01) (81-jaraĝa)
en Fürstenwalde
Lingvoj angla
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo radio-prezentisto • verkisto de nefikcio
vdr

Claus SCHREINER [ŝrajner] (naskiĝinta en 1943 en Fürstenwalde/Spree) estas germana muzikproduktisto kaj -publikigisto. Li estas tenanto de la libra kaj diska eldonejoj Tropical Music.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schreiner alkreskis komence en okcidenta Berlino, kie li estris kiel gimnaziano la lernantorevuon de sia lernejo. Ekde 1962 li vivis en Marburgo, kie li sukcesis la abituran ekzamenon kaj fondis lernantorevuon. Krom tio li ludis frapinstrumentiste en ĵazbandoj. En 1964 li organizis festivalon por lernanto-ĵazbandoj en Hesio. Samjare li komencis studi sociologion ĉe la universitato de Marburgo. Paralele li ankaŭ laboris kiel gazeta kaj radiotelevida ĵurnalisto.

Post renkontiĝo kun Fritz Rau en 1965 li aktivis por la Deutsche Jazz Föderation kaj por la agentejo Lippmann + Rau tätig. Ekde 1967 li laboris kiel memstara koncertaranĝisto. Li prizorgis muzikistojn kiel Albert Mangelsdorff, Volker Kriegel kaj Klaus Doldinger, metis tamen baldaŭ ankaŭ pezocentron sur brazilan muzikon. Ekde 1970 li organizis koncertvojaĝojn de Baden-Powell, Gilberto Gil, Egberto Gismonti kaj Milton Nascimento.

Aldoniĝis ekde 1972 sondiskoproduktaĵoj (kun muzikistoj el Salvador de Bahio kaj precipe kun Sebastião Tapajós). La eldonejo Tropical Music fondita en 1976 baldaŭ ankaŭ pliampleksiĝis per eldonejo, per kiu li disponigis 180 sonregistraĵojn precipe el Latinameriko por la eŭropa merkato. Elstarigenda estas ekzemple la kantistino Cesaria Evora el Kaboverdo, kiu famiĝis en Germanio per la diskeldonejo Tropical Music.

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Jazz Aktuell. Majenco 1968.
  • Música Popular Brasileira. Darmstadt 1977
  • Música Latina: Musikfolklore zwischen Kuba und Feuerland. Frankfurto ĉe Majno 1982, ISBN 3-596-22973-1.
  • Flamenco Gitano-andaluz. Frankfurto ĉe Majno 1985, ISBN 3-596-22994-4
  • Samba do Caju Die Geschichte einer brasilianischen Musikerfamilie in Rio de Janeiro, von 1840 bis zur Gegenwart. Aŭskultolibro (3 lumdiskoj). 2007, ISBN 978-3-924777-03-6.
  • Marburg: Abbruch und Wandel. Marburgo 2007, ISBN 978-3-89445-393-0.
  • Legends of: The Famous Lippmann + Rau Festivals 1965-69. 3 lumdiskegoj kun libroj. 2005–2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]