Clostridium acetobutylicum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Clostridium acetobutylicum estas bakterio el genro klostridio, kiu tre gravas pro ties propreco por produkti per fermentado butanolon kaj acetonon.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Clostridium acetobutylicum estas gram-pozitiva bakterio. Ĝia genomo estas tute sekvenciita, havas 3.940.880 bazajn parojn. Ĝi moviĝas per flageloj, vivas anaerobe, ĉefe en grundo.

Ĝi povas fermenti kabronhidratojn (sukero, amelo) kaj tiel produkti etanolon, buteracidon, acetonon, butanolon, karbonan dioksidon kaj molekulan hidrogenon (H2). La karbonhidratojn la bakterio transformas unuafoje al glukozo kaj poste per glikolizo al piruvato kaj al la menciitaj kemiaj kombinaĵoj.

Pro la produktebleco de etanolo, butanolo, ĝi gravas en bioteĥnologio, biologia energio (biobutanolo, biofuelo).