Coenred (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coenred
Persona informo
Coenred
Naskiĝo 30-an de novembro 699 (0699-11-30)
en nekonata valoro
Morto 1-an de januaro 716 (0716-01-01) (16-jaraĝa)
en Romo
Etno Engloj vd
Familio
Patro Wulfhere vd
Patrino Ermenilda of Ely vd
Gefratoj Werburgh vd
Profesio
Okupo batalanto vd
Aktiva dum 675– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Coenred (m. post 709) estis anglosaksa reĝo de Mercia, Anglio, de 704 al 709.

Familio[redakti | redakti fonton]

Coenred estis filo de Wulfhere (kiu regis Mercia ĝis 675), kaj nevo de Aethelred la 1-a, kiu sekvis Wulfhere kiel reĝo, eble ĉar Coenred tro junis.

La fontoj ne enhavas menciojn de edzino aŭ gefiloj de Coenred.

Altroniĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Anglosaksa Kroniko, Coenred iĝis reĝo de la "Southumbrianoj" en 702, kaj reĝo de Mercia en 704, kiam Aethelred la 1-a abdikis por eniri monaĥejon. Southumbria estis en la nordo de Mercia, kaj eble de 702 al 704 la du viroj kunregis Mercia. Kiam li abdikis, Aethelred transdonis la regnon al Coenred, malgraŭ ke li mem havis filon, Ceolred.

Regado[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas ke Aethelred restis influa dum la regado de Coenred, almenaŭ pri ekleziaj aferoj: li persvadis lin ĵuri ke li subtenos Sanktan Wilfrid rilate liajn disputojn kun aliaj ekleziuloj.

Ĉartoj sugestas ke Essex kaj Londono agnoskis Coenred kiel superulo, kvankam ili estis regataj de siaj propraj reĝoj.

Abdiko[redakti | redakti fonton]

Coenred, kiel Aethelred, estis tre pia. La anglosaksa historiisto Bede rilatas ke kunulo damniĝis pro siaj pekoj malgraŭ la petegoj de Coenred ke li pentu.

En 709 Coentred abdikis kaj transdonis la regnon al sia kuzo Coelred, kaj pilgrimis al Romo, kie li iĝis monaĥo kaj pasis la reston de sia vivo. Ne certas lia mortjaro.