Coldplay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coldplay
Persona informo
Okupo
Verkoj Viva la Vida
Paradise
Yellow
The Scientist
Fix You
A Sky Full of Stars
Hymn for the Weekend
My Universe
Clocks
Adventure of a Lifetime
Something Just Like This
Orphans
TTT
Retejo https://www.coldplay.com/
vdr
Coldplay 2009

Coldplay (prononco: kold-plej) estas rokbando el Londono, Anglio. La bando ekde 2000 ĝis nun lanĉis 9 albumojn kaj ĝuis grandan sukceson per siaj muzikaĵoj, kiel ekzemple "Yellow", "Trouble", "Clocks, "The Scientist", "In My Place", "Speed of Sound", "Viva la Vida", "Paradise", "A Sky Full of Stars", kaj "My Universe".

Iuj el la influoj sur Coldplay estas Radiohead, Jeff Buckley, a-ha kaj George Harrison.

Bonfara agado[redakti | redakti fonton]

Coldplay estis aktivaj subtenantoj de multaj sociaj kaj politikaj kampanjoj, kiel Make poverty history (malriĉeco estu historio) Make Trade Fair (fari justan komercon) de Oxfam kaj Amnesty International.

La ĉefkantisto Chris Martin esprimis sin honeste kontraŭ la usona invado de Irako en 2003, kaj apogis la usonajn demokratajn prezidentajn kandidatojn John Kerry[1] kaj Barack Obama en 2004 kaj 2008 respektive[2].

En junio 2009, Coldplay komencis apogi Meat Free Monday (Lundo sen viando), manĝkampanjon komencitan de Paul McCartney kiu provas helpi bremsi klimatan ŝanĝon havante almenaŭ unu viandan liberan tagon semajne[3].

Tutmonda Civitana Festivalo, Hamburgo, Germanio 2017

Membroj de la bando[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]
  • Parachutes (2000)
  • A Rush of Blood to the Head (2002)
  • X&Y (2005)
  • Viva la Vida or Death and All His Friends (2008)
  • Mylo Xyloto (2011)
  • Ghost Stories (2014)
  • A Head Full of Dreams (2015)
  • Everyday Life (2019)
  • Music of the Spheres (2021)

Everyday Life[redakti | redakti fonton]

La 22-an de novembro 2019 estis publikigita la albumo Everyday Life, karakterizita de mezorientaj influoj kiel en la kanto Bani Adam ("Infanoj de Adamo"), kiu baziĝas sur samnoma poemo de la persa poeto Saadi Shirazi, kiu skribis ĝin en 1258.

Baraye[redakti | redakti fonton]

Dum koncerto en Argentino en oktobro 2022, Coldplay prezentis la kanton de Shervin Hajipour "Baraye" kantata samtempe kune kun Golshifteh Farahani kiel omaĝo al la junaj iranaj virinoj batalantaj por siaj rajtoj en Irano. La koncerto estis paralelelsendo en kinejoj en 81 landoj[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Mercurio, John, "Kerry, on a roll". CNN, la 9-an de februaro 2004, arĥivita de la originalo la 18-an de aŭgusto 2011.
  2. (en) "Chris Martin Shows Obama Support", Clash, la 29-an de januaro 2009, arĥivita de la originalo, la 3-an de februaro 2009.
  3. (en) "Band get behind campaign to have a veggie start to the week". Coldplay.com, la 18-an de junio 2009. arĥivita de la originalo la 20-an de junio 2009.
  4. (fr) «Baraye, l'hymne du soulevement en Iran qui résonne à travers le monde» [arĥivo], Courrier International,la-an de novembro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]