Condoleezza Rice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Condoleezza Rice
Persona informo
Condoleezza Rice
Naskiĝo 14-an de novembro 1954
en Usono Birmingham, Alabama, Usono
Religio Presbiteriano
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj anglarusafrancahispanalatina vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Denvero
Universitato de Notre Dame
Partio Respublikanino
Subskribo Condoleezza Rice
Profesio
Okupo Politikisto, Diplomato
Laborkampo politika sciencopolitikodiplomatio vd
Aktiva en Stanford vd
En TTT Oficiala retejo vd
66-a usona ministro pri eksteraj rilatoj
Dum 26-a de januaro 200520-a de januaro 2009
Prezidento George W. Bush
Antaŭulo Colin Powell
Sekvanto Hillary Rodham Clinton
22-a Usona Nacia Konsilanto por Sekureco
Dum 20-a de januaro 200126-a de januaro 2005
Prezidento George W. Bush
Antaŭulo Sandy Berger
Sekvanto Stephen Hadley
Dum 1993 – 1999
Antaŭulo Gerald J. Lieberman
Sekvanto John L. Hennessy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Condoleezza RICE ([ˌkɒndəˈliːzə ɹaɪs]; Esperantigite Kondoliza RAJSO[mankas fonto]) (naskita je la 14-a de novembro 1954 en Birmingham, Alabamo) inter la jaroj 2005 kaj 2009 estis la ministro pri eksteraj rilatoj de Usono. Ŝi estas la dua virino, kiu iam havis tiun oficon (la unua estis Madeleine Albright).

D-rino Rice estis la sola ido de enmigrintoj el Jamajko, pastro kaj instruisto. Laŭdire ŝia nekutima antaŭnomo devenas de la itala esprimo con dolcezza [kon dɔlˈt͡ʃett͡sa], kiu signifas "kun dolĉeco" kaj estas uzata en muziko. Ŝi studis politikan sciencon, magistriĝis en 1975 kaj doktoriĝis en 1981. Ŝi posedas profesorecon de la Universitato Stanford kaj ricevis multajn sciencistajn distingojn.

Ek de 1989 ŝi deĵoris en la registaro de prezidento George Bush pri Sovetio kaj orienta Eŭropo. En 2000 prezidento George W. Bush igis ŝin Nacia Sekureca Konsilisto. Post sia reelektiĝo en 2004 li igis ŝin ministro pri eksterlandaj aferoj.

Rice estis inter la plej vervaj subtenantoj de la dua milito de Usono kontraŭ Irako. Ŝian konfirmon fare de la usona senato antaŭis longa debato, ĉar ŝi lerte evitis respondi kritikajn demandojn. Je la 26-a de januaro 2004 la senato konfirmis ŝin per 85 voĉoj kontraŭ 13. Tio ne estas multe, ĉar en Usono la opozicio ne principe voĉdonas kontraŭ anoj de la registaro, sed nur en okazo de seriozaj duboj pri ties taŭgeco.

La valoro de la liveraĵoj usonaj armiloj al Proksima Oriento atingos 46 miliardojn da eŭroj dum la venontaj dek jaroj, precizigis Condoleezza Rice, en aŭgusto de 2007. Ricevontoj: Saud-Arabio, Egiptio, Kuvajto, Barejno, Kataro, Omano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, aliancanoj de s-ro George W. Bush en la regiono. Vaŝingtono altigas je preskaŭ kvarono la usonan militan helpon al Tel-Avivo ; ĝi atingos 30 miliardojn da dolaroj en dek jaroj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]