Cosmoglotta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cosmoglotta estas revuo de la movado por la planlingvo Okcidentalo (Occidental). Ĝi estas la oficiala organo de Interlingue-Union. Ĝi estis fondita de Edgar de Wahl en 1922, sub la nomo Kosmoglott, por publikigi sian novan lingvoprojekton Okcidentalo. Ĝis 1927 ĝi servis kiel malferma diskutforumo por la reformistoj en la planlingva movado, kiuj povus tie prezenti siajn propajn projektojn en siaj propraj lingvoj.

En 1927 la revuo ŝanĝis sian titolon al Cosmoglotta, adaptante ĝin al la nomformo en Okcidentalo. Ĝia redaktado transiris al grupo de okcidentalistoj apud Vieno. Ĝi tiam fariĝis revuo por propagandi Okcidentalon kaj enhavis plu nur okcidentallingvajn artikolojn.

En la 1980-a jardeko la revuo ne aperis dum kelkaj jaroj. Nun ĝi estas eldonata neregule.

Cosmoglotta ankaŭ estas neformala nomo de Interlingue-Institute (Instituto por Okcidentalo).

ISSN: 0010-9533

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]