Csongrád (historia departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri historia departemento en Hungara reĝlando. Pri nuntempa departemento en Hungario temas artikolo Csongrád.

Departemento Csongrád
hungare: Csongrád vármegye, germane: Tschongrad
Reĝa departemento de Hungara reĝlando
Departementeja domo en Szentes
Blazono
Oficiala nomo: Csongrád vármegye
Lando Hungara reĝlando
Riveroj Tiso, Mureŝ, Körös
Departementa urbo Szentes
Areo 3 569,0 km² (356 900 ha)
Loĝantaro 325 500 (1910)
Denseco 91,2 loĝ./km²
Loĝigo 895
Situas nun en Hungario
Departemento Csongrád
Departemento Csongrád
Departemento Csongrád
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Csongrád
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Csongrád
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Csongrád
Vikimedia Komunejo: Csongrád County (Kingdom of Hungary)

Csongrád (reĝa departemento) (ĉongrAd) (germane Tschongrad) estis historia departemento en meza parto de la Hungara Reĝlando. La nomo originas el la slava, signifante nigra fortikaĵo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 3 distriktoj:

La departemento situas ĉe senfinaj ebenaĵoj, ĉe la riveroj Tiso, Mureŝ kaj Körös. La alvenintaj hungaroj en 895 trovis la teritorion konvena por vivadi pro la riveroj, ebenaĵoj. La ĉefoj faris kunvenon ĉe la nuna vilaĝo Ópusztaszer, kie ili decidis pri la setliĝo. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon en la komenco de la 11-a j.c. Post la mezepoko la turkoj okupis la departementon. Post la turka erao restis senhomaj vilaĝoj kaj urboj. La loĝantaro komencis kultivi la agrojn, kiuj estis for de la urboj. Tial ili loĝis en farmoj, en la parcelo. Tiel estiĝis la farma mondo, ankaŭ nun ekzistanta. Inter Szabadka, Szeged, Csongrád kaj Kecskemét estas senfina serio da farmoj, dume apenaŭ estas urboj kaj grandvilaĝoj. Dum la socialisma erao oni formis farmocentrojn. Ekde 1918 ĉirkaŭaĵo de Horgos iĝis parto de SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando). Tiutempe urbon Szeged okupis serba-franca armeo, krome ariĝis hungaraj respublikanoj kaj kontraŭkomunistoj. En Szeged ne okazis Konsilantara Respubliko. Inter 1941-1944 la hungara armeo reokupis teritorion de Horgos.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]