Dagmersellen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dagmersellen (stacidomo).
Dagmersellen
Blazono de Dagmersellen
Restoracio Rössli en Dagmersellen
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 12′ 47″ N 7° 59′ 22″ O / 47.21306 °N, 7.98944 °O / 47.21306; 7.98944 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 47″ N 7° 59′ 22″ O / 47.21306 °N, 7.98944 °O / 47.21306; 7.98944 (mapo)
Areo 24,0 km²
Alteco 481 m super marnivelo
Poŝtkodo 6252
Komunumkodo 1125
Mapo de Dagmersellen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Dagmersellen estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4848 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dagmersellen situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Wigger. La komunumo konsistas el la tri komunumpartoj Buchs, Dagmersellen kaj Uffikon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,87 km², de kiuj 8,09 km² estas kovritaj de arbaro, 13,03 km² servas por agrikulturo kaj 2,43 km² por setlejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dagmersellen limas en okcidento kaj nordo al Reiden, en nordoriento al Knutwil, en sudoriento al Mauensee, en sudo al Wauwil, Egolzwil kaj Nebikon, kaj en sudokcidento al Altishofen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dagmersellen disponas pri stacidomo ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Lucerno. Ĝi estas servata de regionaj trajnoj de Olten al Lucerno kaj de la loka linio S8 de Olten al Sursee.

La komunumo posedas propran alveturejon al la svisa aŭtovojo A2 de Bazelo tra Lucerno kaj Sankt-Gotardo al Tiĉino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Dagmersellen datiĝas el la jaro 1076 kiel Tagmarsellen. La unua mencio de la vilaĝo Buchs okazis en la jaro 1180 kiel Buchis kaj de Uffikon jam en la jaro 893 kiel Uffinchova.

En mezepoko en Dagmersellen ekzistis senjora bieno, kiu estis la sidejo de vokto de la Monaĥejo Einsiedeln, kiu estis grava bienposedanto en la regiono. En la jaro 1262 la Monaĥejo Einsiedeln koncedis la voktoficon pri Damgersellen al la Nobeloj de Trostberg. Ili posedis akvokastelon en Dagmersellen, kiu estis detruita verŝajne dum la Milito de Sempach. La 18-an de majo 1679 la urbo Lucerno akiris la bienojn de la Monaĥejo Einsiedeln en Dagmersellen, kaj tiel la vilaĝo fariĝis lucerna. [1]

Sian aktualan grandecon kaj formon la komunumo atingis la 1-an de januaro 2006 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Buchs kaj Uffikon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo pri la historio en la retejo de la komunumo Dagmersellen Arkivigite je 2011-01-24 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]