Damino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Wellesley-a insularo, kies plej granda membro estas la insulo Mornington

Damino (angle Damin, Demiin) estas apartiga lingvo ceremonia, arta kaj eksperimenta, kiu en la pratempo uziĝis ĉefe inter plenkreskaj viraj membroj de la lardila tribo, sur la insulo Mornington en Karpentaria Golfo, en Kvinslando, Aŭstralio. La lingvo ankaŭ uziĝis de parenca tribo Yangkaal sur najbaraj insuloj. El formala lingvistika vidpunkto, oni povas konsideri daminon kiel ekstreman registron de la lardila. Ne estas konate, kiam Damino kreiĝis. La Lardiloj atribuas ĝin al legenda heroo Kalthad, kiu kreis ĝin, kiel oni diras, en la “sonĝa tempo” (malnuno).

Ritoj kaj historio[redakti | redakti fonton]

La lardilaj knaboj devis dufoje trapasi iniciadan ceremonion, kun almenaŭ unujara interspaco. Dum la unua okazis cirkumcido, kaj oni instruis al ili gestan lingvon (marlda kangka 'mana parolo'). Simila kutimo ekzistis ankaŭ ĉe aliaj aŭstraliaj triboj, sed la gestaj lingvoj estis malsamaj. Dum la dua iniciada ceremonio okazis subincido (ekstera uretrotomio), kaj oni instruis al la viktimoj konstruitan parollingvon damino. Simila lingvaĵo ne estas konata de aliaj aŭstraliaj triboj, sed la fenomeno de aparta lingva registro uzenda en certaj cirkonstancoj, retroviĝas ĉe pluraj, kaj ankaŭ dise tra la mondo.

Damino kutimis esti instruata de du instruistoj, en unu sola tago. Unu el la instruistoj laŭtprononcis daminajn vortojn, laŭsignife grupigitajn, kaj la alia tradukis ĉiufoje en la lardilan. La tuto povis ripetiĝi plurfoje. Fine de la tago, la lernantoj supoziĝis regi la lingvon, kaj ek de tiam titoliĝis "daminposedantoj".

Viroj kiuj partoprenis en la sama ceremonio, do samaĝuloj kaj ties iniciatoroj, devis poste interkomuniki nur en Damino. La lingvo tamen estis tiom populara, ke ĝi uziĝis ankaŭ en situacioj, en kiuj tio ne estis postulita. La lardila vorto damin povas esti interpretata kiel 'esti silenta', kio sugestas, ke la lingvo origine estis intencita kiel sekreta lingvo, sed ĉar ĝi ne estis tia en la praktiko, virinoj kaj infanoj ankaŭ pli aŭ malpli komprenis ĝin.

Pro la ekzisto de gestaj lingvoj ankaŭ ĉe aliaj triboj, oni povas supozi, ke marlda kangka estas pli antikva ol damino, kaj funkciis kiel fonto de inspiro por la kreado de tiu. Kvankam ni ne scias, kiam damino kreiĝis, apenaŭ povas esti ia dubo, ke tiu senskriba lingvo estas la unua konata konsturita parollingvo, kiu vere ensociiĝis. Kredeble ĝi praktikiĝis jam dum longa tempo antaŭ ol volapuko (1879) iĝis la unua inter la eŭropaj konstruitaj lingvoj, kiu ekuziĝis en la vera vivo.

Damino kaj marlda kangka ĉesis esti instruataj kiam la iniciada praktiko estis malpermesita fare de kristanaj misiistoj, kiuj komencis sian agadon en la jaro 1914. La lastaj, kiuj regis daminon bone, mortis en la 1960-aj jaroj.

La lingvo priskribiĝis, en siaj ĉefaj trajtoj, fare de Kenneth Hale[1].

Fonetismo[redakti | redakti fonton]

La fonetismo de Damino estas eksterordinara.[2] En damino ekzistas la ordinaraj konsonantoj de la lardila, kiu distingas inter multaj lokoj de artikulacio, sed malmultaj manieroj de artikulacio, kio estas tipa por Aŭstraliaj lingvoj. En damino tamen uziĝas pluraj aldonaj parolsonoj kaj manieroj de artikulacio. La konsonantaro estas pligrandigita per bilabialaj triloj, ejektivoj, nazalaj klaketoj kaj ingresiva (enspira) laterala frikativo. Klaketoj ne estas uzataj foneme en ia alia lingvo ekster Afriko, kaj ingresiva lateralo ne havas foneman funkcion en iu ajn alia lingvo. Ĉiuj Daminaj klaketoj estas nazaligitaj, kaj tiaj ekzistas ankaŭ en la klaklingvoj de suda kaj orienta Afriko. Malsame al tiuj, Damino ankaŭ uzas ripetitajn klaketojn, kaj ankaŭ ripetitan bilabialan trilon, same fremdan al ĉiuj aliaj lingvoj.

En Damino uziĝas tri el la kvar vokalparoj de la lardila, [a, a:, i, i:, u, u:], en vortradikoj kaj la kvara, [ə, ə:], nur en (lardilaj) sufiksoj.

Konsonantoj de la Lardila kaj aldonaj konsonantoj de la Damina


bilabiala
lamino-
dentala
apiko-
alveolara

retrofleksa

palatala[3]

velara
plozivo p ʈ c k
nazalo m ɳ ɲ ŋ
lateralo l ɭ (ʎ)
alproksimanto w ɻ j (w)
frapeto ɾ
trilo B B:
ejektivo
nazaligita klaketo ŋʘ ŋǀ ŋ! ŋ!˞
ingresiva laterala frikativo ɬ↓

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Damino uzas la sintakson kaj la gramatikajn rimedojn de la lardila, interalie ties sufiksojn, sed ĝia vortprovizo estas tute malsimila al la ordinara lardila. Damino havas malgrandan nombron da vortradikoj, malpli ol 250, ĝenerale kun tre vasta senco: m!i 'manĝebla vegetaĵo', thuu 'mara mamulo', li 'osta fiŝo' kaj tiel plu. Por esprimi pli specifajn signifojn, oni uzas kunmetaĵojn. Ties logiko ofte ne estas klara por eksteruloj.

Estas nur du personaj pronomoj, n!a 'mi, ni' kaj n!u 'alia ol mi', dum la lardila havas grandan nombron da tiaj, distingante inter singularo / dualo / pluralo kaj inter inkluziva kaj ekskluziva en la pluralo de la unua persono.

La prefikso kuri- havas uzon ekvivalentan al Esperanta mal-, sed la bazaj vortoj plej ofte havas la inversan signifon: tjitjuu 'malgranda', 'eta' > kuritjituu 'granda', 'maleta'. En tiu kazo, esperanto konformas kun la ordinara uzado en aliaj naturaj lingvoj, dum damino impresas per eksterordinareco ankaŭ en tiu kazo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kenneth Hale "Language endangerment and the human value of linguistic diversity" Language 68.1 (March 1992) 35-41
  2. Kennth Hale and David Nash: "Damin and Lardil phonotactics". In Boundary Rider: Essays in Honour of Geoffrey O'Grady, eds. D. Tryon and M. Walsh, pp. 247-259. Pacific Linguistics C-136
  3. eble pli precize "lamino-alveolara"