Damnatio memoriae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vizaĝo de Geta forstrekita el la Severia Fondaĵo, prezentanta la familion de Septimo Severo: ekzemplo de damnatio memoriae volita de la frato de Geta, Karakalo.

Damnatio memoriae estas lokucio de la Latina lingvo signifanta laŭlitere: kondamno de la memoro. En la romia juro ĝi indikis punon konsistantan en la nuligo de ĉiu memoro kaj en la detruo de ĉiu ajn spuro kiu povus ĝin transdoni al la posteularo. Temis pri puno aparte akra rezervita al la hostes, nome al la malamikoj de Romo kaj de la romia senato. Ĝia malo estas la apoteozo, kiu implicas la ricevon de diaj honoroj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La damnatio memoriae malaperigis ĉiun ajn spuron pri la celata persono el la vivo de Romo, kvazaŭ se tiu neniam ekzistis, por konservi la honoron de la urbo. La puno taksiĝas ankoraŭ pli severa se oni konsideras la gravon kiun la romana socio atribuis al la socia imago, al la reputacio kaj al la fiero esti roma aŭ romia civitano.

Tiu jura punsistemo daŭrigis laŭlonge de la antikva Romo, de la respublika epoko kaj de la romia imperio.

Suferis pro damnatio memoriae:

…..

En aliaj epokoj[redakti | redakti fonton]

Tiu jura kutimo daŭrigis ankaŭ en la Mezepoko, ĝis trafi eĉ la memoron de papoj, aparte de papo Formoso, objekto de ofenda postmorta ekzekuto en la tiel dirita Sinodo de la kadavro.[2] Marino Faliero, 55-a Doĝo de Venecio, estis kondamnita al la damnatio memoriae post malsukcesinta puĉo.

En moderna epoko la damnatio memoriae estis uzata ne nur kontraŭ unuopaj personoj, sed ankaŭ kontraŭ ideologioj aŭ historiaj epokoj: ĵusaj estas la nuligo de simboloj ligitaj al faŝismo en Italio, al naziismo kaj al frankismo kaj oftaj similaĵoj kiel la detruo de la statuoj de elstaruloj de la Komunista Partio de Sovetunio.

Damnatio memoriae en aliaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jen kiel la Historia Aŭgusta (d:Q722678) rilate al la damnatio memoriae de tiu imperiestro (180-192): Citaĵo:|Estu tute nuligitaj la memoro de la murdisto kaj de la gladiatoro. Oni lasu ke la statuoj de la murdisto kaj de la gladiatoro estu renversitaj. Oni lasu ke la memoro de la obscena gladiatoro estu komplete nuligita, Oni ĵetu la gladiatoron en la ostotombejon. Aŭskultu, ho Cezaro: lasu ke la hommotriganto[klarigu] estu kuntrenita per kroĉilo laŭmaniere de niaj patroj, lasu ke la murdisto de la senato estu kuntrenita per kroĉil[klarigu]. Pli feroca ol Domiciano, pli fia ol Nerono. Tio kion li faris sur aliaj, estu farita sur li. Estu savata, tamen, la memoro de tiu kiu senkulpas. Estu restarigitaj la honoroj de la senkulpuloj, ni urĝas. Historia Augusta, Komodo, 19.1.
  2. Lia memoro, tamen, estis honorita de la sekvaj papoj kiuj malpermesis ke en estonto oni eltombigu kadavron por tia makabra proceso.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]