Danuba Turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danuba Turo
emblemo
observturoRotacianta restoracioelsendomasto • kultura havaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Hannes Lintl • Robert Krapfenbauer vd
Estiĝo 1964
Lando Aŭstrio vd
Situo Vieno
Adreso Donauturmstraße, 1210 Wien
Situo
Geografia situo 48° 14′ 25″ N, 16° 24′ 36″ O (mapo)48.2402316.41003Koordinatoj: 48° 14′ 25″ N, 16° 24′ 36″ O (mapo)
Danuba Turo (Vieno)
Danuba Turo (Vieno)
DEC
Danuba Turo
Danuba Turo
Lokigo de Vieno en Aŭstrio
Situo de Danuba Turo
Map
Danuba Turo
Retejo https://www.donauturm.at
vdr
La Danuba Turo en 2012

La Danuba Turo (germane Donauturm) estas belvedero en la Danuba Parko en Vieno konstruita de 1962 ĝis 1964 okaze de la Internacia Ĝardena Ekspozicio laŭ planoj de la arĥitekto Hannes LINTL. Ĝi estas 252 metrojn alta kaj do la plej alta konstruaĵo de Aŭstrujo, vaste videbla de multaj partoj de Vieno.

En la alteco de 150 m estas elrigardejo, en 152 m elrigardejo por infanoj, en 161 m kafejo kaj en 169 m restoracio. Lifto-stacioj estas en alteco de 150 kaj 165 m. La lifto-rapideco estas 6 m/s. La restoracio kaj kafejo estas rondturniĝantaj unufoje en 45 minutoj. De ĉi tie estas videblaj diversaj rimarkindaj rigardobjektoj en la urbo.

La Danuba Turo havas ankaŭ ejon por saltado sur ŝnuro.