Danzono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gedancistoj de Danzono

Danzono (hispane danzón) estas danco, kiu evoluis el la franca kontraŭdanco, kiu siaflanke devenis en la 17-a jarcento el la anglaj kampardancoj. Dum la ribelo kontraŭ la franca kolonia potenco en 1791 sur Haitio multaj nigrulaj kamparlaboristoj fuĝis sur la najbaran insulon Kubo kaj kunportis sian muzikon kaj la apartenajn dancojn (ekzemple la menueton, la rigodonon kaj la lancerojn).

Danzono en Kubo[redakti | redakti fonton]

Meze de la 19-a jarcento el ĝi evoluis la „danzo“, eleganta salonmuziko. Ilin ludis charangas, muzikistaroj similaj al malgranda klasikmuzika orkestro eŭropa: La instrumentoj estis violonoj, vjoloj, violonĉeloj, kontrabaso kaj fluto. Kreolaj timbaleoj anstataŭis la eŭropajn timbalojn. Kiel plua ritmigilo aliĝis la guiro, kavigita lagenario kun entranĉaĵo, sur kiuj oni skrapas tien kaj reen, kaj la kongao (alia nomo tumbadora).

Pli forte ritmigita variaĵo formiĝis je la fino de la 19-a jarcento per la danzono: en 1879 per Las Alturas de Simpson de Miguel Failde aperis la unua danzono. La komponisto nomis ĝin laŭ la kvartalo Simpson de sia hejmurbo Matanzas. La „orquestas danzoneras“ [danzonorkestroj] enprenis pli kaj pli ofte ankaŭ pianon, klarneton, trumpeton, trombonon, ofikleidon kaj bombardinon (iaspecan eŭfonon/malgrandan tubjon).

La movoj en danzono estas trankvilaj, elegantaj kaj fortesprimaj, simile al tango. Tipa por danzono estas ĝia kvarparteco en rondelo laŭ la skemo AB-AC-AD-AE, je kiu post la enkonduko (A), kiu ĉiam denove revenas kiel rekantaĵo, povas sekvi plivastigo de ĝis tri malsamaj temoj (B-C-D), kiuj citas konatajn melodiojn el kantoj, himnoj aŭ operoj kaj poste variigas, kio tre multfacetigas la danzonon. La finaĵo de la peco kulminas plejofte en iomete akcelita finaĵo (E), la montuno.

Sed en Kubo dum la kolonia epoko la danco ankaŭ dependis de la klasa kaj rasa aparteneco. La danzono estis rezervita al la blankula supra klaso kaj hejmis en la ekskluzivaj privatklubejoj de Havano. Nur fine de la 1920-aj jaroj pli kaj pli ankaŭ la nigrularo alprenis ĝin kaj pluevoluigis ĝin al pli kaj pli sinkopigita muzikstilo. Aparte post la kuba revolucio la danzono en Kuba progrese perdis sian gravecon. Kiel lasta orkestro, kiu restis fidela al ĝi kaj ne kiel la plej multaj aliaj komence de la 1950-aj jaroj transiris al ĉaĉao, validas tiu de Antonio María Romeu (1876-1955), kies filo direktis ĝin post lia morto sub la nomo de ĝia multjara kantisto Barbarito Diez (1909-1995).

La plej konata kuba danzono estas Almendra de Abelardo Validez. Kubaj muzikensemblo nuntempaj, kiuj sindediĉas al danzono, estas Orquesta Aragón kaj La Orquesta de Rodrigo Prats.

Danzono en Meksiko[redakti | redakti fonton]

Altan estimon la danzono ĝuas tamen ĝis en la nuntempo en Meksiko. Komence de la 20-a jarcento ĝi alvenis al Jukatano kaj Verakruco, kien kubaj elmigrintoj pli kaj pli fuĝis pro la tumultoj pri la sendependiĝo disde Hispanujo, pro la hispana-usona milito kaj pro la postsekva hegemonia regado kaj ekpluato fare de Usono. En 1920 la danzono finfnine atingis Meksikurbon, kie estis fondata la „Salón México“, la plejvaste fama dancosalono de danzono.

Meksiko ne nur fervore akceptis la danzonon, sed ĝin ankaŭ pluevoluigis multaj komponistoj, aranĝistoj kaj orkestroj. La saksofono eniris la dancorkestrojn, kiuj prezentis dum la popularaj danzonaj danckonkursoj. La plej fama meksika danzono estas Nereidas de Amador Pérez Torres el Oaĥako (vidu ankaŭ la kinofilmon Ustedes los ricos el 1948).

La grandaj centroj de danzono troviĝas nun en Verakruco (en la kvartalo La Guaca, aparte inter la stratoj Manuel Doblado kaj 1° de Mayo) kaj Meksikurbo (Salón México, Salón California, Salón Los Ángeles). Multaj filmoj kaj teatraĵoj atestas ĝian popularecon, kiu kaŭzas en tio, ke la danckunuloj povis superi dum la dancado la apartenecon al sia poa socia klaso.

Ankaŭ en moderna latinamerika skao oni ŝatas, kiel ekzemple la muzikbando Los de Abajo, citi la danzonon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]