Dave Black

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dave Black
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1928 (1928-01-23)
en Filadelfio
Morto 4-an de decembro 2006 (2006-12-04) (78-jaraĝa)
en Alameda
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Dave Black (vere: David John Black; naskiĝis la 23-an de januaro 1928 en Filadelfio; mortis la 4-an de decembro 2006 je Alameda en Kalifornio) estis usona frapinstrumentisto de svingo kaj de diksilando.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dave Black akompanis Ĉarlion Parker dum gastludo en Filadelfio proksimume 1948, kiam ĉi tiu koncertis en ĵazklubejo Blue Note. Pli malfrue Black membriĝis en la Orkestro Duke Ellington, kiam Louie Bellson estis forlasinta la bandon; Black kaj Butch Ballard estis pretertempaj frapinstrumentistoj, ĝis kiam Sam Woodyard en 1956 je ilia mita prezentado je la Newport Jazz Festival transprenis la postenon. Tiel Black kunverkis la triopo-albumon Piano Reflections de Duke Ellington,[1] krome li estis en la bando, kiam ekestis la albumoj Ellington in Hamilton 1954 kaj Ellington ’55. Fine de la 1950-aj jaroj Black muzikis en la diksilanda bando de Bob Scobey en San-Francisko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Ruland asertas en sia biografio ĉe Oreos, ke Butch Ballard tenis dum ĉi tiu registrado la lokon ĉe la frapinstrumentaro; Cook kaj Morton same kiel Bielefelder Katalog tamen vidas Black sur ĉi tiu posteno.