De Dolle Brouwers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De Dolle Brouwers
bierfarejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sidejo Esen
Lando Belgio
TTT Oficiala retejo
vdr
Bierfarkaldrono De Dolle Brouwers

De Dolle Brouwers (La frenezaj bierfaristoj) estas belga bierfarejo en Esen en la municipo Diksmuide.

La bierfarejo ekzistas, sub la nuna nomo, ekde 1980. En tiu jaro kvaropo da amikoj transprenis la antaŭ nelonge fermitan bierfarejon Costenoble. La nomo De Dolle Brouwers deriviĝis de bicikloklubeto de la amikoj, De Dolle Dravers (La frenezaj trotantoj). De la kvaropo nur la hodiaŭ bierfaristo Kris Herteleer ankoraŭ aktivas en la bierfarejo.

La bierfarejo havas enlandan kaj internacian konatecon kun bieroj kiel Oerbier, Arabier kaj Stille Nacht. Ĉiuj bieroj estas suprefermentaj kun postfermentado en la botelo. La jara produktado estas ĉirkaŭ 1000 hektolitroj aŭ proksimume 300.000 boteloj. Karakterizaj estas la okulfrapaj, de Herteleer fasonitaj etikedoj.

Bieroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]