Decimoputzu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Decimoputzu · Deximeputzu
Decimoputzu
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco CA Kaljaro
Geografia situo 39° 20′ N, 8° 55′ O (mapo)39.3333333333338.9166666666667Koordinatoj: 39° 20′ N, 8° 55′ O (mapo)
Alto super marnivelo 17 m
Areo 44,81 km²
Loĝantaro 4171 (2023)
Loĝdenso 93 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Decimomannu, Siliqua, Vallermosa, Villasor kaj Villaspeciosa
Patrono Maria, patrino de Jesuo
Nomo de loĝantoj putzesi (itale) aŭ putzesus (sarde)
Poŝtkodo 09010
Imposta kodo D260
Kodo laŭ ISTAT 111013
Telefona prefikso 070
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Decimoputzu - jen itale, sarde Deximeputzu - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la administra unuo metropola urbo Kaljaro. Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la provinco Kaljaro, kiu malfondiĝis en februaro 2016. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 4 171 loĝantoj sur areo de 44,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 93 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Decimomannu, Siliqua, Vallermosa, Villasor kaj Villaspeciosa.

Kristana patrono estas la sankta Maria, patrino de Jesuo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]