Deklaro de Schuman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Deklaro de Schuman instigis Eŭropan integriĝon

La Deklaro de Schuman de la 9-a de majo 1950 estis propono de Robert Schuman, tiama ministro pri eksterlandaj aferoj de Francio, por krei novan organizan formon de ŝtatoj en Eŭropo. Post la spertoj de la du mondmilitoj, Francio agnoskis ke certaj valoroj kiel justico ne povus dependi nur de la ŝtata aparataro. Efektiviĝis multe pli ol nur teknika Komunumo por subigi la karban kaj ŝtalan industriojn de Francio, Okcidenta Germanio kaj aliaj landoj sub komunan Altan aŭtoritaton de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo. La strebo gvidis al paca reorganizado de la post-mondmilita Eŭropo. La propono gvidis unue al fondo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ). Tiu estis la antaŭanto de kelkaj aliaj Eŭropaj Komunumoj kaj ankaŭ tio kio nun estas la Eŭropa Unio (EU). La eventon oni ĉiujare festas kiel la Tagon de Eŭropo kaj Schuman mem estas konsiderata unu el la patroj de la eŭropa konstruado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK