Delikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtelo kaj rabo estas el plej oftaj deliktoj. Pentraĵo de Pieter Bruegel la pliaĝa.

Delikto estas kontraŭleĝa puninda ago.[1] Temas do pri punenda konduto, tio estas, ago kiu por la kriminala juro estas meritanta je puno.[2] Teknike delikto estas ofte difinita kiel tipa konduto (detaligita en la kriminala juro), kontraŭjura (mapermesita per la leĝaro) kaj kulpa (riproĉebla al unu aŭ pliaj personoj). Parto de la jura doktrino aldonas al la difino de delikto, la karakteron de la puneblo, dum alia parto de la doktrino konsideras, ke tio ne necesas, ĉar tio estus taŭtologio. La deliktoj povas esti priskribitaj kiel ago aŭ malago.[3]

En diversaj lingvoj estas interkruciĝoj inter la konceptoj de delikto kaj krimo. En la hispana, la vortoj «delikto» kaj «krimo» estas uzataj kiel sinonimoj, sen en la preciza uzado de juro hegemonias la uzado de «delito», dum en la fako de sociologio kaj en diversaj esplorfakoj, oni uzas «crimen». En angla oni uzas hegemonie la vorton «crime» (krimo). En la leĝaro de kelkaj hispanlingvaj landoj, kiel Argentino kaj Ĉilio, oni uzas ankaŭ la esprimon «delito civil» (civila delikto), por referenci al la civila intencita ago ne-kontrakta kiu okazigas damaĝon al alia persono, kaj la esprimon «cuasi delito civil» (civila preskaŭ-delikto), kiam la damaĝa ago estas nur pro neglekto.

Listo de deliktoj kaj krimoj troveblaj en kriminala juro[redakti | redakti fonton]

15-a jarcenta bildo de Kaino murdanta Habelon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 3an de majo 2020.
  2. Zaffaroni, 1988, «Tº V», pp. 11-18.
  3. «Delito». Enciclopedia jurídica. Alirita la 3an de majo 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]