Denis Silagi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denis Silagi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1912 (1912-11-10)
en Budapeŝto
Morto 20-an de novembro 2007 (2007-11-20) (95-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj EsperantoIdoOkcidentalolatino sen fleksiohungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • interlingvisto
vdr

Denis SILAGI (naskiĝis 10-a de novembro 1912 en Budapeŝto kiel Dénes Szilágyi; mortis 20-a de novembro 2007 en Munkeno) estis publicisto, historiisto kaj interlingvisto.

Li lernis Esperanton en 1927 kaj interesiĝis poste pri Ido, Occidental kaj Latino sine Flexione. Li sintenis al planlingvoj kiel ateisto al diversaj religioj, li iam diris. En 1928 li fondis en Budapeŝto interlingvistan oficejon: Officium interlinguisticum Budapestiense. Ekde 1930 li kunlaboris kun Giuseppe Peano.

Post la dua mondmilito li vivis en Germanio kaj ŝanĝis sian nomon. De 1952 ĝis 1992 li laboris por la hungarlingva sekcio de Voĉo de Ameriko en Munkeno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]