Dentiklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruo de la templo de Ksanten kun friso de dentikloj inter la vera friso kaj la cimatio.

Dentiklo estas ornamaĵo tre uzata en greka arkitekturo klasika, romia arkitekturo kaj novklasika arkitekturo.

La dentikloj estas formataj el ortangulaj eroj praktikataj sur granda listelo. Ili celas rompi la trajtojn de horizontala lumo de modluro kaj projekcii tranĉitajn ombrojn super la elstaraĵo produktita de la kornico de entablementoj de ionaj aŭ korintia stiloj. Plej ofte ili estas de alto duobla de ĝis longo kaj estas separitaj unuj disde aliaj pere de vacuo aŭ metatomo de longo egala al la duono de la dentiklo.

Laŭ Francisko Azorín Dentiklo estas malgranda prismeto uzata envicigita kiel arkitektura ornamo, ĉe kornicoj, modluroj, arkivoltoj, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina denticulus, el dento.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 54.
  2. Azorín, samloke.