Deporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deporto (de la latina verbo deportare, „forporti“) laŭ PIV estas la jura ago pune transporti iun personon eksterlanden, por tie enfermi la personon en koncentrejon aŭ submeti al trudlaboro. Deporto povas - laŭ la regionaj leĝoj - esti puno por antaŭa krimo, sed ankaŭ povas esti rimedo por subpremo de politikaj kontraŭuloj de la reganta reĝimo aŭ rimedo por izoligo de etnaj malplimultoj. La deportato parte aŭ tute perdas siajn civitanajn rajtojn.

Juran protekton kontraŭ deporto en pacaj periodoj provizas la artikoloj 9 kaj 12 de la Ĉarto pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, en militaj periodoj la artikolo 49 de la Konvencioj de Ĝenevo de la 12-a de aŭgusto 1949. Principe necesas diferencigi inter la deportado de unuopa(j) persono(j) aŭ de tutaj homgrupoj.

Kontraŭe al deporto, la forsendo de persono en ekzilon signifas nur la devigon foriri de la origina vivejo. En la elektita nova vivregiono, kie akceptiĝas la ekzilito, laŭ la difino de la vorto "ekzilo" ne antaŭvidatas limigoj de la persona libero aŭ pliaj punoj.

Deporto de unuopaj personoj[redakti | redakti fonton]

Deportoj de personoj juĝitaj pri krimoj[redakti | redakti fonton]

La deporto de personoj juĝitaj pri krimoj, kiuj alikaze devus pasigi parton de sia vivo aŭ la tutan vivon en malliberejo, al foraj regionoj kie ili povis moviĝi pli-malpli libere, havas longan historion. En la moderna epoko la sekvaj ŝtatoj pli grandkvante aplikis tiun punon:

La Reĝlando Britio sendis krimulojn grandkvante al Aŭstralio, la Rusia Imperio al Siberio, la posta ŝtato Sovetunio al punlaborejoj (gulagoj) en la tuta ŝtata teritorio, la Francia Respubliko al Franca Gujano kaj personoj el norda Italio estis senditaj en la regionon Basilikato en la pleja sudo de la itala duoninsulo.

Deportoj de nedezirataj homgrupoj[redakti | redakti fonton]

deporto de judoj al la Getto Lodzo, de la nazioj nomata "Ghetto Litzmannstadt", en 1940

Deportoj de nedezirataj homgrupoj inkluzivas la forporton de homoj, kiuj ne faris iun ajn krimon, sed rekoneblas kiel anoj de iu socia grupo ne dezirata en certa teritorio. Tiajn deportojn de nekrimulaj homgrupoj pli aŭ malpli grandkvante aplikis preskaŭ ĉiuj diktatoraj reĝimoj.

Aparte elstaras la deportoj interalie de eŭropaj judoj fare de naziaj postenuloj kadre de la Holokaŭsto,[1][2] sed ankaŭ la deportoj ekzemple de germanlingvanoj, litovoj, latvoj kaj estonoj ordone de stalinismaj sovetuniaj postenuloj. Ankaŭ la perforta translokigo de usonaj indianoj el la fekundaj arbaraj regionoj sude de la apalaĉaj montoj al la malfekunda "indiana teritorio" en la nuna usona ŝtato Oklahomo inter la jaroj 1831 kaj 1839 menciindas en tiu kategorio.

Deportoj de konkeritaj popoloj[redakti | redakti fonton]

La deporto de partoj de konkeritaj popoloj jam en la epoko de la Asiria Imperio estis grava instrumento de ŝtata regado.

Jam Ŝulmanu-aŝared la 1-a laŭ templa enskribaĵo de la urbo Aŝuro raportas ke li transportigis 14 400 malliberigitojn el Mitano al Aŝuro kaj blindigis ilin. Lia posteulo Tukulti-Ninurta la 1-a deportigis multajn malliberigitojn por konstrui sian novan ĉefurbon, Kar-Tukulti-Ninurta - el ili estis popolanoj el Subartu kaj Nairi. La finna historiisto Simo Parpola [3]estimas, ke en la nov-asiria epoko pli-malpli 4,5 milionoj da homoj estis deportitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]