Dezerta forfluejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dezerta forfluejodezerta sekrojo (angle: desert dry wash) estas ia nordamerika dezerta vegetaĵaro (aŭ biomo) kio okazas en la ebenaj fundoj de kanjonoj kaj drenejoj, al kiuj mankas akvo ĉe aŭ proksime de la surfaco dum la plejparto de la jaro, kaj en kiuj periode eblas severaj inundaj okazoj.[1] Oni kontraŭmetas dezertan forfluejon al dezerta ĉerivera vegetaĵaro, kiu okazas en dezertaj kanjonoj kaj drenejoj, kie tutjare ekzistas akvo ĉe aŭ proksime al la surfaco. La plantoj devas povi aŭ postvivi tiujn inundaĵojn aŭ restarigi sin antaŭ la sekva inundaĵo. Iuj el ĉi tiuj plantoj evoluadis tiel, kiel la ĝermado de ties semoj postulas ke la semoj estu skrapotaj aŭ ŝlifotaj per sablo, gruzo kaj rokoj dum la inundo. Ili tiam devas rapide ekradiki sufiĉe profunde por deĉerpi subterajn akvo-rezervojn kaj travivi la postinundan sektempon. Oftaj regantaj specioj de la dezerta forfluejo inkluzivas Baccharis sergiloides, la ĥilopson (Chilopsis linearis), kaj la tiel-nomitajn fumarbon (Psorothamnus spinosus), la katokrifon (Senegalia greggii), kaj la fromaĝarbuston (Ambrosia salsola).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pam MacKay, Mojave Desert Wildflowers (“La sovaĝaj floroj de Mojave-Dezerto”), 2013 dua eldono, paĝoj 20 ĝis 23. ISBN 978-0762780334