Dezerto Granda Sala Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la Grandan Salan Dezerton en la ŝtato Utaho de Usono. Krome ankaŭ ekzistas Granda Sala Dezerto en Irano.
panorama bildo de la dezerto, fotita sur la monto Pilot Peak
panorama bildo de la dezerto, fotita sur la monto Pilot Peak
Dezerto Granda Sala Lago
Dezerto
dezerto [+]

LandoUsono
RegionoUtaho
- koordinatoj40° 40′ 0″ N, 113° 40′ 0″ U (mapo)40.666666666667-113.66666666667Koordinatoj: 40° 40′ 0″ N, 113° 40′ 0″ U (mapo)


Dezerto Granda Sala Lago (Utaho)
Dezerto Granda Sala Lago (Utaho)
DEC
Dezerto Granda Sala Lago
Dezerto Granda Sala Lago

Map
Dezerto Granda Sala Lago
Vikimedia Komunejo:  Great Salt Lake Desert [+]
vdr
la Dezerto Granda Sala Lago

La Dezerto Granda Sala Lago (angle Great Salt Lake Desert) aŭ Granda Sala Dezerto estas regiono okcidente de la Granda Sala Lago en la norda parto de la ŝtato Utaho de Usono. La dezerto ekestis fine de la lasta glaciepoko pro la sekiĝo de la lago Bonneville – prahistoria lago, kiu etendiĝis okcidente de la Roka Montaro sur la plejparto de la Granda Baseno kaj de tiu nuntempe nur restis la Granda Sala Lago .

La lago Bonneville, nomata laŭ Benjamin Louis Eulalie de Bonneville, fine de la plejstoceno dumtempe ampleksis ĝis 52.000 kvadratajn kilometrojn kaj do siatempe ne multe pli malgrandis ol la nuntempa lago Miĉigano. Antaŭ 15.000 jaroj ĝi en iuj lokoj profundis pli ol 300 metrojn. Ekde antaŭ proksimume 14.000 jaroj la lago pro la ŝanĝiĝantaj klimataj cirkonstancoj komencis malgrandiĝi, kaj sen signifaj al- kaj elfluaj riveroj ĝi fine preskaŭ plene sekiĝis kaj lasis salan grundon.

Nuntempe de la lago Bonneville krom la Granda Sala Lago do restis sala dezerto, kiu etendiĝas okcidente de la Granda Sala Lago sur areo de proksimume 10.360 km² ĝis la limo al la najbara usona ŝtato Nevado. La dezerta sablo pro la alta procentaĵo de sablo aspektas blanke. La teritorio estas tre ebena, kaj pro tiu ebeneco ofte uziĝas por provoj atingi mondan rekordon pri rapideco per diversaj veturiloj. Krome la areo uziĝas precipe de la usona armeo.

La teritorio krome ankaŭ interalie utilis kiel kuliso por la marofundaj scenoj en la kineja filmo "Piratoj de la Karibia Maro – ĉe la fino de la mondo" (Pirates of the Caribbean, parto 3) kun la aktoro Johnny Depp.

Cetere[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ la lago Bonneville ankaŭ baptiĝis samnoma kratero sur la planedo Marso.

Koordinatoj: 40° 40' norde, 113° 40' okcidente