Diana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diana
romia dio • Epiteto
Informoj
Originala nomo Diana
Eble sama ArtemisoSeleno • astrologia Luno • Devana
Sekso ina
Okupo ĉasisto • arkpafisto
Patro Jupitero
Patrino Latona
Gefratoj Apolono
Infanoj Kupido
vdr

Diana (latine Dīāna [diˈaːna]) estis romia diino, la diino de luno kaj ĉaso. Ŝia kultu kunfandiĝis kun tiu de la helena diino Artemiso. Laŭ Francisko Azorín Diana estis Romana diino, identigita je la greka Artemisa; simbolis la lumon, ikonografie ŝi estas prezentata per ĉasistino, krom en Efezo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina Diana.[2]

Atributoj[redakti | redakti fonton]

Diana estas la diino de la arbaro, ĉasado, luno, bestoj, virinoj dum akuŝo kaj de ĉio libera kaj sovaĝa.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Iuj el ŝiaj sanktejoj ankoraŭ staras en Italio. Estis antikva templo de Diana sur la Aventino en Romo.

La kulto de Diana kunfandis kun la kulto de Artemisa, ŝia greka ekvivalento, kies centro estis en Efezo ĉe ŝia granda templo, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Inter la keltoj, la kulto de Diana kunfandis kun la kulto de Abnoba kaj Arduinna.

La festotago en Romo estis la 13-a de aŭgusto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 55.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]