Dieto por Malgranda Planedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diet for a Small Planet
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Frances Moore Lappé
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1971
Eldonejo Ballantine Books
vdr

Dieto por Malgranda Planedo (Diet for a Small Planet) estas libro de 1971 verkita de Frances Moore Lappé, la unua grava libro kiu rimarkigis la median efikon de viandproduktado kiel malŝparema kaj kontribuanta al monda manĝomalabundo. Ŝi argumentis pri media vegetarismo, praktikante vegetaran vivmanieron pro zorgoj pri best-bazitaj industrioj kaj la produktado de bestodevenaj produktoj.

La libro vendiĝis je pli ol tri milionoj da ekzempleroj kaj estis miriga pro argumentado ke la monda malsato ne estas kaŭzita de manko de manĝaĵoj sed de neefika nutraĵa politiko. Krom informoj pri viandproduktado kaj ĝia efiko al malsato, la libro enhavas simplajn regulojn por sana dieto kaj centoj da senviandaj receptoj. Ĝia miksaĵo de receptoj kaj analizo tipigis la kredon de radikaluloj en la kapablo kombini personan terapion kun politikan aktivismon.