Diferenciala kalkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tangeto al kurbo kiu montras ties derivaĵon

Diferenciala kalkulo estas branĉo de matematiko, per kiu oni kalkulas la derivaĵojn de funkcioj kaj manipulas diferencialojn. Ĝi estas parto de la infinitezima kalkulo, kaj tial ankaŭ parto de la analitiko. Ĉi tiu kalkulo utilas por scii la tujan ŝanĝinĝemon de iu funkcio. Libro Institutiones calculi differentialis (Esperante: Fundamento de diferenciala kalkulo) estas matematika verko skribita en 1748 de Leonhard Euler kaj publikigita en 1755 kiu enhavas la grundan bazon por la diferenciala kalkulo.

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas aplikojn al multaj areoj en kaj ekster la Matematiko, kiel en la fiziko, kaj aliaj areoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]