Disartrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La disartrio estas perturbo de la artikulado kaj de la kunordigo de la parolmovoj. Ĝiaj kialoj estas cerbaj traŭmoj, aŭ traŭmoj de iuj cerbaj nervoj, nome: nervus trigeminus, nervus facialis, nervus glosspharyngeus, nervus hypoglossus kaj la vago.

La loko kaj la severeco de la lezo karakterigas la simptomojn. Ĝi povas kaŭzi la anomalio de la spirado, difekti la eldonadon de la voĉoj, la artikualadon kaj la melodion de la parolado. Ankaŭ la ritmo povas esti difektita, stakata, spirblovita, malklara, monotona aŭ neregulara.

Plejofte la disartriuloj povas eldiri parolvoĉojn kaj silabojn, sed ne povas ilin kunordigi en vortojn aŭ en frazojn. Plejofte ili povas ĝuste legi kaj skribi, ĉar nur la parolo estas difektita, ne la lingvo mem, malsame al la afazio.

Ĝi plejofte povas esti korigita per la kuna laboro de kuracisto, de logopediisto, kaj de sangimnastikisto.

La anartrio estas la severa formo de la disartrio, kiu faras la paroladon neinteligebla, aŭ neeblas la artikuladon mem (muteco). Ankaŭ la melodio de la parolado, la regulado de la spirado estas difektita, kaj la subjekto povas malfacile gluti. La movado de la lipoj kaj de la lango estas perturbitaj.

La anartrio estas kaŭzita de la lezio de la movadokrusto de la dominanta hemisfero, aŭ de la cerba trunko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]