Diskalkulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R48 disleksio (mislegopovo) kaj kromaj "instrumentaj perturboj", ne aliel kodigitaj (inter alie diskalkulio)
R48.8 kromaj kaj ne pli detale specifigitaj "instrumentaj perturboj"
- akalkulio (nekalkulopovo)
F81 evolua perturbo de lerneje akirataj kapabloj
F81.2 diskalkulio
F81.3 kombinita evolua perturbo de lerneje akirataj kapabloj
vdr

Diskalkulio estas lernomalkapablo de matematikaj kapabloj, kiam normale inteligenta persono ne scias kalkuli aŭ havas nekutimajn problemojn kun certaj matematikaj operacioj, kiuj por mezkvalitaj homoj ne estas problemaj. La persono ekzemple scias adicii, sed ne subtrahi, scias multipliki, sed ne dividi, foje ne kapablas legi matematikajn simbolojn k.s.

Diskalkulio estas parenca al disleksio kaj disgrafio.

Komence ĝi estas rekonita kiel rezulto de misokazaĵo; tiun oni nomis kiel akalkulion. Poste la esploradoj trovis, ke la perturbo povas esti ankaŭ hereda. La diskalkulio difektas ne nur la kalkuladon, sed ankaŭ la komprenadon, memoron, kaj la manipuladon de la nombraj datojn. Oftaj estas problema ankaŭ la estimado, aŭ la orientiĝado en la tempo, en la spaco, kaj en la korpo. La perturbo estas sendependa de la intelekto; eĉ bonkapabluloj povas esti diskalkulia.

Signifikas la frua rekonado, kiu helpas la evolvigadon, kaj preventas, ke la infano estu konsiderinta kiel maldiligenta aŭ neinteligenta, kaj perdu lian memfidon.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

La diskalkulio havas plian tipon:

  • La ĉefa simptomo estas la perturbo de la kalkulado (adicio, subtraho, multiplikado, kaj dividado).
  • Difikultas la komparado de la nombroj.
  • La subjekto multe kalkulas per la fingroj.
  • Problema estas la kontrolado de la mono.
  • Ne aŭ tre malpreciza estimado de la tempo, de la spaco, de la rapideco, de la pezo, aŭ de la prezo de la varo.
  • Konfuzado de la dekstra kaj la maldekstra latero.
  • Konfuzado de la direktoj ankaŭ kun kompaso.
  • La subjekto pli bone lernas studobjektojn (geometrion aŭ fizikon), kiuj pretendas logikon, sed ne kompleksan kalkuladon.
  • Li malbone orientiĝas je la turnitaj mapoj.
  • Tre malfacile lernas vicojn, formulojn, matematikajn regulojn, ankaŭ en ne matematikaj situacioj.
  • Malfacile notas poentojn en ludoj.
  • La hortabeloj estas malfacile kompreneblaj.
  • Psikaj problemoj kiel matematikfobio.

Tipoj kaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas tri tipojn:

La unua havas problemojn kun la meĥanika kalkulado, la dua kun la matematika pensado. Ilia mikso estas la grava formo de la diskalkulio. La ĉefa simptomo de la tria tipo estas la vicaj problemoj: la subjekto ne povas indici la informaciojn, kaj la matematikajn operaciojn. ĉiu tipo povas esti milda aŭ grava.

La vorto estas uzita por la praktika malfacilaĵo de la specifika aritmetika operacioj, sed laŭ definicio difektas la nocioj, kiuj estas nepraj por la komparado de la nombroj. La nomo aritmastenio emfazas la mankon de la kalkulado kaj la memorio.

Psikaj problemoj[redakti | redakti fonton]

La lernejoj kaj la lerneja sistemo povas nur akcepti tiujn plenumojn, kiun oni povas mezuri per nombroj. Kiu talento ne estas mezureblan per nombroj, tiu estas akceptita malcerte. Por tiu la diskalkuliuloj devas elteni multan malsukceson. La instruistoj ofte ne rekonas la disleksion; la infano estas konsiderita kiel maldiligenta aŭ neinteligenta, kaj li ankaŭ kredas tion. Tiel li perdis la motivacion por la lernado, angoras multan, aŭ agresivas. Oni toleras pli bene la matematikajn mankojn, ol la problemojn je la legado. Inter la individuo, lia plenumado kaj la homoj, kiuj ĉirkaŭas lin regas disharmonio, kiu frustras lin. Tiu situacio povas esti solvita nur per interveno.

Sen logopedia helpo la diskalkulia infano perdas lian memfidon, sentas sin maldiligenta, neinteligenta, malsukcesa, kaj malbona. Li lernas pli malmulte, ol li kun eksperto povus. Tiu malhelpas ne nur la lernadon, sed ankaŭ en la vivo, la uzado de la horloĝoj, aŭ la aĉetadon. Pro tiu signifikas, ke la instruantoj aŭ la gepatroj rekonu la perturbojn de la lernado.

Helpo[redakti | redakti fonton]

Gravas, ke la gepatroj konsultas kun logopedisto, kiam ili rekonas la diskalkulion. Se la malgranda infano ne kalkulas, ne volas desegni, farbi, aŭ uzi argilon.

La diskalkulio estas alternativa metodo de la pensado, la sensado, la lernado kaj la prilaborado de la informo. La infano perdas facile lian memfidon, por ke la gepatroj laŭdu, apogu lin multe. Ili helpu trovi kaj evolui la talentojn de ilia infano. Kiam la infano iras hejme, la familio komencu per ludado kaj movado, por ke la infano povu ripozi. La ekzercoj estu varia kaj interesa. Signikifas, ke la infano sentas sin sukcesa. La gepatrojn ludu kun la infano.

Antaŭe la logopedisto enketas la kapablojn kaj la scion de la infano. La evolvigado bazas sur tiun. Ili evolvigas la kapablojn laŭgrade, kiun ili uzas por la alproprigado de la novaj konoj; komence direkte, poste pli kaj pli abstrakte.

Ili evoluas la atenton, la memoron, la sensojn, la intermodalalecon, la parolon, kaj la logikan pensadon. La infano lernas orientigi en lia korpo, en la ebeno, en la spaco, kaj en la tempo. La infano ekzercas age, ĝis kiam li komprenas la nocion, kaj povas simboligi ĝin. Ili enkondukas la nombrojn, la nociojn, la signojn kaj la regulojn de la aritmetiko kaj la geometrio per multa ekzerco.

La celo estas ne nur la lernado de la kalkulado, sed ankaŭ redoni la memfidon, la forpelado de la angoroj, la konstruado de la elteno, kaj la formado de la harmonia personeco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]