Diskeldonejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskeldonejo (ankaŭ sondisko-eldonejo) estas en la firmao, kiuj mem aŭ kies filioj eldonas sondiskojn. Filio de diskeldonejo havas propran etikedon, kiu simbolas ĝian okupiĝon pri certa speco de muziko. Ĉefa eldonejo povas do havi ekz. apartajn filiojn por klasika muziko, ĵazo ktp.

Diskeldonejo influas la muzikan evoluon, famigante komponistojn, muzikensemblojn kaj unuopajn muzikistojn. Ĝia rolo konsistas el eldoni kaj distribui muzikajn albumojn. Cetere, ĝi ofte estas la registrita marko de tiu firmao. Kvar ĉefaj eldonejoj regas mondan merkaton je 77% (en 2004). Temas pri la transnaciaj firmaoj Universal, Sony BMG, EMI kaj Warner. Kvantoj da sendependaj eldonejoj (kaj nuntempe eĉ retaj muzikeldonejoj) tenas la ceteron, precipe okupantaj muzikfakajn niĉojn neglektatajn de la grandaj eldonejoj. Kelkaj muzikistoj aŭ muzikbandoj ankaŭ mem eldonas siajn sondiskojn (memeldonejo).

Gravaj sondisk-eldonejoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]