Disperso (ondo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj sencoj de la vorto, vidu la apartigilon disperso.


En ondmekaniko, disperso estas disigo de la aro da komponantoj de ondo, tiel ke pri ondo kun diversaj frekvencoj (aŭ ondolongoj) post trairo de iu medio ĝiaj komponantoj plu iras al en diversaj direktoj, pro tio ke ili havas malsaman rapidecon en tia medio.

Ĝenerale disperso povas okazi kun preskaŭ ĉiuj specoj de ondoj (ekz. sono, marondo ktp). Disperso ne povas esti kun ondoj en medio, kie estas nur unu direkto de la irado, sed en tiaj okazoj povas esti diferenco inter grupa rapido de ondo kaj faza rapido de ondo. Ekzemplo de ondoj, kie ne povas esti disperso, estas mekanikaj ondoj en ŝnuro.

Disperso estadas en optiko, vidu la artikolon disperso (optiko).

Disperso estadas pro:

  • Trairado de limo inter diversaj medioj, tiel ke la medioj havas diversajn dependojn de rapido de la ondo de ĝia frekvenco;
  • Trairado aŭ respegulado de ondo je difrakta krado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]