Distrikto Bad Dürkheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Bad Dürkheim
Areo: 590 km²
Loĝantoj: 134546
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 224
Aŭtokodo: DÜW
Municipokodo: 07332
Komunumoj: 48
Adreso de la
distrikta administrejo:
Philipp-Fauth-Str. 11
67098 Bad Dürkheim
rete: www.kreis-bad-duerkheim.de
retpoŝte: info@kreis-bad-duerkheim.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Bad Dürkheim [Bad Dujrkhajm] situas en la sudo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Bad Dürkheim.

Bad Dürkheim

La Schindhübel estas 571m alta monto meze de la Palatinata Arbaro en la distrikto Bad Dürkheim.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La distrikto Bad Dürkheim situas en la historia regiono Palatinato inter la urboj Ludwigshafen am Rhein en la oriento kaj Kaiserslautern en la okcidento. La okcidento de la distrikto estas parto de la Palatinata Arbaro (Pfälzerwald), dum la oriento apartenas al la Malaltebenaĵo de Supra Rejno (Oberrheinische Tiefebene). La mezo estas parto de montetaro nomita "Haardt", flanke de la Germana Vinvojo (Deutsche Weinstraße), kiu trakuras la distrikton de la nordo ĝis la sudo laŭ longeco de 30 km.

Strukturo kaj limoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto etendiĝas de Bockenheim en la nordo ĝis Haßloch en la sudo, de Frankenstein en la okcidento ĝis Ellerstadt en la oriento. La plej granda etendiĝo kun 42 km laŭ rekta linio iras de Elmstein en la sudokcidento ĝis Dirmstein en la nordoriento.

Najbaraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

Najbaras la distrikto Alzey-Worms norde, la distrikto Rhein-Pfalz kaj la eksterdistrikta urbo Worms oriente, la distrikto Südliche Weinstraße (suda vinstrato) sude, la distrikto Südwestpfalz (sudokcidenta Palatinato) sudokcidente plus la distiktoj Kaiserslautern kaj Donnersberg okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Bad Dürkheim estis formata la 7-an de junio 1969, kadre de la distrikt-reformo en Rejnlando-Palatinato. Ĝi estiĝis el partoj de la du dissolvitaj distriktoj Frankenthal (Pfalz) kaj Neustadt an der Weinstraße (eksa Neustadt an der Haardt). La 16-an de marto 1974, la komunumo Duttweiler fariĝis parto de la sendistrikta urbo Neustadt an der Weinstraße. La du ĝistiamaj distriktoj estis kreitaj de la Reĝlando Bavario, al kiu la arealoj apartenis ekde la jaro 1816. En la jaro 1964 la du distriktoj fariĝis partoj de la tiam nove formita federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj dum la unua tempo al la distriktaro Palatinato, ekde 1968 al al distriktaro Rejnhesio-Palatinato.

Atentigo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo "Landkreis Bad Dürkheim" de la germanlingva vikipedio en la versio de la 10-a de septembro 2015, 19:20 CET.