Distrikto Esslingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Stuttgart
Regiona ligo: Stuttgart
Administra sidejo: Esslingen am Neckar
Areo: 641 km²
Loĝantoj: 540 226 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 799 po km²
Aŭtokodo: ES (Esslingen)
Oficiala kodo: 08116

La distrikto Esslingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Esslingen am Neckar. La distrikto estas parto de la distriktaro Stuttgart kaj de la samnoma regiona ligo Stuttgart, kaj najbaras al la landa ĉefurbo.

La distrikto havas areon de 641 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 540 226 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Rems-Murr nordoriente, Göppingen oriente, Reutlingen sude kaj Böblingen sudokcidente. Krome okcidente najbaras la eksterdistrikta urbo Stuttgart.

La rivero Neckar, kiu de sudokcidento al nordokcidento trairas la distrikton, dividas ĝin en du partojn. La okcidenta parto ampleksas la plejparton de la altebenaĵo Filder, kaj la oriento kovras partojn de la arbaroriĉaj montaretoj Schwäbische Alb [prononco "Ŝvebiŝe Alp"] kaj Schurwald [prononco "Ŝurvalt"].


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]