Distrikto Hochsauerland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
administra sidejo: Meschede
areo: 1958 km²
loĝantoj: 261 647 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: HSK (Hochsauerlandkreis)
distrikta subdivido: 12 komunumoj
administreja adreso: Steinstraße 27
59872 Meschede
retpaĝo: hochsauerlandkreis.de
Mapo
situo de la distrikto Hochsauerland en Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Hochsauerland, germane Hochsauerlandkreis [prononco Hoĥzaŭalantkrajs], situas en la sudoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Meschede. La distrikto troviĝas en la kompare altaj, montaraj partoj de la arbaroriĉa mezalta montaro Sauerland [prononco Zaŭalant] - tial la nomo. Laŭ areo tiu ĉi distrikto estas la plej granda de la federacia lando. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 261 647 loĝantojn.

Ene de Nordrejn-Vestfalio najbaras la distriktoj Soest kaj Paderborn norde, Höxter nordoriente, Siegen-Wittgenstein kaj Paderborn sude kaj Mark (germane Märkischer Kreis) okcidente. Krome oriente najbaras la distrikto Waldeck-Frankenberg de la federacia lando Hesio. La distriko estas trafluata de la rivero Ruhr, kiu fontas iom norde de la urbo Winterberg.

La distrikto ekestis dum la jaro 1975 - kun iom da ŝanĝoj grandparte el la tri antaŭaj distriktoj Arnsberg (aŭtokodo AR), Meschede (aŭtokodo MES) kaj Brilon (aŭtokodo BRI). La tri malnovaj aŭtokodoj intertempe estas tre maloftaj, ĉar ekde la jaro 1975 ne plu disdonitaj, sed ili ankoraŭ validas.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 12 komunumoj, el kiuj 10 estas urboj. La sekva listo alfabete listigas ĉiujn 12 komunumoj kaj inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urboj kaj komunumoj en Hochsauerland
Urboj (Städte) Komunumoj (Gemeinden)
  1. Arnsberg (74 323)
  2. Brilon (25 511)
  3. Hallenberg (4537)
  4. Marsberg (19 736)
  5. Medebach (8101)
  6. Meschede (30 025)
  7. Olsberg (14 509)
  8. Schmallenberg (24 878)
  9. Sundern (Sauerland) (27 741)
  10. Winterberg (12 671)
  1. Bestwig (10 695)
  2. Eslohe (Sauerland) (8920)

Esperanto en la distrikto[redakti | redakti fonton]

La distrikta ĉefurbo Meschede havas Esperanto-klubon, en kiu interalie aktivas la familio Schönberner, kies patro Bernd organizis multajn kursojn kaj filo Till plurajn Internaciajn Seminariojn de Germana Esperanto-Junularo. Inter la 27-a de decembro 2007 kaj la 6-a de januaro 2008 en la urboparto Föckinghausen okazis la 6-a Novjara Renkontiĝo de eŭropaj esperantistoj.

Partneraj regionoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]