Distrikto Hof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Malsupra Frankonio
administra urbo: Hof
areo: 892 km²
loĝantoj: 94 589 (decembre 2022)
loĝantoj po km²: 115
aŭtokodo: HO
municipokodo: 09 4 75
komunumoj: 27
administreja adreso: Schaumbergstr. 14
95032 Hof

La distrikto Hof situas en la distriktaro Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma eksterdistrikta urbo Hof, kiu tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, nur komplete ĉirkaŭatas de ĝi. La distrikto havas areon de 892 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 94 589 loĝantojn.

La distrikta areo inter nordo kaj sudo samkiel inter okcidento kaj oriento ampleksas pli-malpli 35 kilometrojn. Najbaras norde la turingia distrikto Saale-Orla, oriente la saksia distrikto Vogtland kaj la ĉeĥia distrikto Cheb), sude la distrikto Wunsiedel im Fichtelgebirge kaj la distrikto Bayreuth kaj okcidente la distriktoj Kulmbach kaj Kronach. La eksterdistrikta urbo Hof plene ĉirkaŭiĝas per la distrikto. La distrikta limo al Ĉeĥio longas pli-malpli 25 kilometrojn.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

urbodomo de Hof

Urboj (litero S)

  1. Helmbrechts
  2. Lichtenberg
  3. Münchberg
  4. Naila
  5. Rehau
  6. Schauenstein
  7. Schwarzenbach am Wald
  8. Schwarzenbach an der Saale
  9. Selbitz

Merkataj komunumoj (litero M)

  1. Bad Steben
  2. Oberkotzau
  3. Sparneck
  4. Stammbach
  5. Zell im Fichtelgebirge

Neurbaj komunumoj (litero G)

  1. Berg
  2. Döhlau
  3. Feilitzsch
  4. Gattendorf
  5. Geroldsgrün
  6. Issigau
  7. Köditz
  8. Konradsreuth
  9. Leupoldsgrün
  10. Regnitzlosau
  11. Töpen
  12. Trogen
  13. Weißdorf

Komunumaroj

  1. Feilitzsch
    (komunumoj Feilitzsch, Gattendorf, Töpen kaj Trogen)
  2. Lichtenberg
    (urbo Lichtenberg kaj komunumo Issigau)
  3. Schauenstein
    (urbo Schauenstein kaj komunumo Leupoldsgrün)
  4. Sparneck
    ( komunumoj Sparneck kaj Weißdorf)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]