Distrikto Meklenburga Lagaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
Blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Meklenburgo-Antaŭpomerio
Administra urbo: Neubrandenburg
Areo: 5 468 km²
Loĝantoj: 272 922 (fine de 2010)
Loĝantoj po km²: 50
Aŭtokodoj: MSE
Komunumoj: 171

La distrikto Meklenburga Lagaro (germane Landkreis Mecklenburgische Seenplatte) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la nordoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Neubrandenburg. La distrikto havas areon de 5 468 km², kaj fine de la jaro 2010 ĝia nuna teritorio havis 272 922 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭe memstaraj distriktoj Müritz kaj Mecklenburg-Strelitz, el la antaŭe sendependa eksterdistrikta urbo Neubrandenburg kaj el la urbo Demmin plus la komunumaroj Demmin-Land, Malchin am Kummerower See, Stavenhagen und Treptower Tollensewinkel el la antaŭa distrikto Demmin. Aministra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Neubrandenburg. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nuna nomo gajnis per plimulto de 83,5 procentaĵoj kontraŭ la pli longa alternativo "distrikto Mecklenburgisch-Vorpommersche Seenplatte".

situo de la nova distrikto en Meklenburgo-Antaŭpomerio


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]