Dojran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dojran
Dojran je makedonia flanko
Dojran je makedonia flanko
lago
Situo Makedonio, Greklando
Ĉefaj elfluoj Artzan (mak. Đolaj) → Vardar
Datenoj
Koordinatoj 41° 12′ 17″ N, 22° 44′ 51″ O (mapo)41.20472222222222.7475147Koordinatoj: 41° 12′ 17″ N, 22° 44′ 51″ O (mapo)
Dojran (Grekio)
Dojran (Grekio)
DEC
Dojran
Dojran
Map
Dojran
Supermara alteco 147 m
Surfaca areo 43,1 km²dep1f5
Maksimuma longo 8,9 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 7,1 kmdep1f7
Averaĝa profundo 10 mf11
vdr

Dojran (makedone: Доjранско Езеро; greke: λίμνη Δοϊράνη) estas lago kun areo 43.1 km² komunigata inter la Respubliko de Makedonio (27.3 km²) kaj Grekio (15.8 km²). Ĉe la okcidento situas la urbo Dojran kaj ĉe la nordo la monto Belasica. La lago havas rondan formon, maksimuman profundecon de 10 m kaj nordo-al-sudan longecon de 8,9 km kaj havas larĝecon de 7,1 km. Ĝi estas la tria plej granda lago en la Makedonio post Lago de Ohrid kaj Lago de Prespa.

En pasinteco la lago estis konata pro aparta metodo de fiŝkaptado en kiu oni uzis birdojn, kormoranojn.

Apud la lago situas kelkaj ripozejoj kaj multaj ripozdometoj. Ĝi estas eta sed tamen grava makedona turista centro.