Dolores del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolores del Río
Persona informo
Dolores del rio
Naskonomo María de los Dolores Asúnsolo y López Negrete
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1904 (1904-08-03)
en Victoria de Durango
Morto 11-an de aprilo 1983 (1983-04-11) (78-jaraĝa)
en Newport Beach
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepata nefunkciado vd
Tombo Rotonda de las Personas Ilustres vd
Lingvoj meksika hispana lingvo • usona angla vd
Loĝloko Durango vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Subskribo Dolores del Río
Familio
Patro Jesús Leonardo Asúnsolo Jacques vd
Patrino Antonia López-Negrete vd
Edz(in)o Cedric Gibbons vd
Amkunulo Orson Welles vd
Parencoj María Asúnsolo • Ignacio Asúnsolo vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1925–1978 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dolores DEL RIO (hispanlingva prononco: [doˈloɾez ðel ˈri.o]; denaske María de los Dolores Asúnsolo López-Negrete; 3a de aŭgusto 1904[1] – 11a de aprilo 1983) estis meksika aktorino de kino, televido, kaj teatro. Pro sia kariero kiu daŭris pli ol 50 jaroj, ŝi estas konsiderata la unua grava ino de Latinameriko kiu iĝis stelulino en Holivudo,[2][3][4] pere elstara kariero en usonaj filmoj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Ŝi estis konsiderata ankaŭ unu el la plej gravaj inaj figuroj en la Ora Epoko de la Meksika Kinarto en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.[5] Dolores del Río estas memorata kiel unu el la plej belaj vizaĝoj de la kinarto en sia epoko.[6]

Post esti malkovrita en Meksiko, ŝi komencis sian kinkarieron en la usona kinarto en 1925. Ŝi havis rolojn en serio de sukcesaj silentaj filmoj kaj ekestis konsiderata kiel ina versio de Rudolph Valentino, nome ina "Latin Lover" (latinida amanto).[7] Je la alveno de sono, ŝi aktoris en gamo de filmaj genroj, el aktualaj krimaj melodramoj, muzikalaj komedioj kaj amaferaj dramoj. En la komencaj 1940-aj jaroj, kiam ŝia kariero en Holivudo ekmalaltiĝis, del Río revenis al Meksiko kaj aliĝis al la kinindustrio de Meksiko, kiu tiam estis pinte.

Kiam del Río revenis al sia lando, ŝi iĝis unu el la plej gravaj helpantoj kaj stelulinoj de la Ora Epoko de la Meksika Kinarto. Serio de meksikaj filmoj en kiuj stelulis del Rio, estas konsiderataj klasikaj majstroverkoj kaj helpis disvastigi la meksikan kinarton tutmonde. Del Río restis aktiva ĉefe en meksikaj filmoj laŭlonge de la 1950-aj jaroj. En 1960 ŝi revenis al Holivudo. Dum la postaj jaroj ŝi aperis kaj en meksikaj kaj en usonaj filmoj. El la fino de la 1950-aj jaroj ĝis la komenco de la 1970-aj jaroj ŝi ankaŭ sukcese kuraĝis en teatron en Meksiko kaj aperis en kelkaj usonaj televidserioj.

Del Río estas konsiderata mita figuro de kino en Latinameriko kaj esenca reprezento de la ina vizaĝo de Meksiko en la tuta mondo.[8]

Kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Joanna (1925)
  • What Price Glory? (1926)
  • Resurrection (1927)
  • The Loves of Carmen (1927)
  • Ramona (1928)
  • Evangeline (1929)
  • Bird of Paradise (1932)
  • Flying Down to Rio (1933)
  • Wonder Bar (1934)
  • Madame Du Barry (1934)
  • In Caliente (1935)
  • Devil's Playground (1937)
  • Journey Into Fear (1943)
  • Wild Flower (1943)
  • María Candelaria (1943)
  • Las Abandonadas (1944)
  • Bugambilia (1944)
  • La Otra (1946)
  • The Fugitive (1947)
  • The Unloved Woman (1949)
  • Doña Perfecta (1951)
  • El Niño y la niebla (1953)
  • La Cucaracha (1959)
  • Flaming Star (1960)
  • Cheyenne Autumn (1964)
  • More Than a Miracle (1967)
  • The Children of Sanchez (1978)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. tio (vidu 1919 travel manifest en Ancestry.com (subskribo estas postulita)) donas aĝon de 15; alirita la 1an de junio 2019.
  2. Hall, Linda (2013). Dolores del Río: Beauty in Light and Shade. Stanford University Press. p. 3. ISBN 9780804786218. Film International: The First Latina to Conquer Hollywood Arkivita en 2014-06-25 per Wayback Machine, Filmint.nu; alirita la 1an de junio 2019.
  3. The Face of Deco: Dolores Del Rio Arkivita en 2016-01-07 per Wayback Machine, Screendeco.wordpress.com, 18a de majo, 2012. Alirita la 1an de junio 2019.
  4. Dolores del Río biodata Arkivita en 2015-07-26 per Wayback Machine, TCM.com; alirita la 19an de julio, 2016.
  5. Zolov, Eric (2015). Iconic Mexico: An Encyclopedia from Acapulco to Zócalo. New York: ABC-CLIO. p. 260. ISBN 9781610690447. Arkivita el la originalo la 19an de aŭgusto, 2017. Alirita la 2an de junio 2019.
  6. "Overview for Dolores Del Rio". Turner Classic Movies. Arkivita el la originalo en 2015-07-26.
  7. Hall, Linda (2013). Dolores del Río: Beauty in Light and Shade. Stanford University Press. ISBN 9780804786218. pp. 2, 15.
  8. DurangoMas: Dolores del Río biografio Arkivigite je 2020-07-30 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de junio 2019.