Domajna nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Domajna nomonomregno estas la Interreta nomo de komputilo. Propra nomo de la komputilo estas de komenco de la domajna nomo ĝis la unua punkto (" . "). Tio kio estas post la unua punkto estas nomo de domajno al kiu la komputilo apartenas.

Ekzemple:

  • "eo.wikipedia.com": komputilo "eo", domajno "wikipedia.com";
  • "groups.yahoo.com": komputilo "groups", domajno "yahoo.com".

Reta programo -- TTT-legilo, retpoŝtilo, ktp -- tradukas la nomon al uzebla IP-adreso por komuniki kun la komputilo tra la reto. La nomo estas tradukata per DNS.

En la hierarkio de la domajna nomsistemo (DNS), subdomajno estas domajno, kiu estas parto de alia (ĉefa) domajno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]