Domažlice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Domaželice.
Domažlice
germane Taus
urbo
Placo en Domažlice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Domažlice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Domažlice
Historia regiono Bohemio
Parto de Ĥodio
Montaro Subbohem. montetaro
Memorindaĵo Domažlice burgo
Rojo Zubřina
Situo Domažlice
 - alteco 428 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 26″ N 12° 55′ 38″ O / 49.44056 °N, 12.92722 °O / 49.44056; 12.92722 (mapo)
Areo 24,61 km² (2 461 ha)
Loĝantaro 11 010 (2023)
Denseco 447,38 loĝ./km²
Setlejo 10-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 344 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 553425
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Domažlice
Retpaĝo: www.domazlice.info
Portalo pri Ĉeĥio

Domažlice (prononcu Domaĵlice) estas distrikta urbo en distrikto Domažlice kaj historia centro de Regiono Plzeň en Ĉeĥio, kies nomo estas Ĥodio (ĉeĥe Chodsko). Ĝi situas 47 km de urbo Plzeň. Loĝas en ĝi 11 010 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stráž, Tlumačov, Babylon, Zahořany, Újezd, Chrastavice, Mrákov, Pasečnice, Meclov, Luženičky kaj Nevolice.

Historio[redakti | redakti fonton]

En du komercvojoj en Bavarion estiĝis jam en la 10-a jarcento doganejo, kiun ŝirmis princa burgo. La vilaĝo evoluis en spaco de hodiaŭa preĝejo de Ĉiuj sanktuloj. Iam post la jaro 1260 reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis okcidente de tiu ĉi vilaĝo liganta novan urbon. La situo en la vojo ĝis Bavario projektiĝis ankaŭ en bazplanon de la urbo. Laŭlonge laŭ la vojo elkreskis plilongigita placo ĉirkaŭita el ambaŭ flankoj per vico da domoj. En la placo elkreskis paroĥeja preĝejo, aŭgustiana monaĥejo kaj burgo. La loĝantoj de Ĥodio estis eligitaj el servuteco pro devo gardi limojn kaj ili estis subordigitaj rekte al la reĝa potenco.

El tempo de la fondo de la urbo konserviĝis partoj de la remparoj, Suba portalo (devene ĉi tie estis tri portaloj kaj malgranda portaleto), kelkaj partoj de la burgo kaj masonaĵo de la preĝejo kun cilindra turo.

La urbo estis riĉiĝanta pro avantaĝa situo en du vojoj. En la paso de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj ĝi ricevis multajn privilegiojn de la ĉeĥaj reĝoj. En la jaro 1421, kiam minacis invado de kruculoj, urbanoj petis helpon de husana armeestro Jan Žižka, en kies soldataro ili poste partoprenis en sieĝado de urboj Bechyně kaj Plzeň. La 14-an de aŭgusto de 1431 poste okazis triumfbatalo de la husanoj kontraŭ soldataroj de la 5-a krucula ekspedicio, kiun gvidis kardinalo Giuliano Cesarini, la papa legato.

La urbo estis kondamnita pro ĉeesto en kontraŭhabsburga ribelo en la jaro 1547, sed ĝi rapide vekiĝis al denova evoluo. En la 19-a jarcento la urbo estis industriigita kaj ĝi fariĝis loko de oftaj restadoj de la ĉeĥaj verkistoj de la nacia renaskiĝo, kolektintoj de popolarto, muzikkomponistoj kaj pluaj personecoj. En la urbo restadis ekz. Božena Němcová, Josef Kajetán Tyl, Karel Jaromír Erben, Alois Jirásek, Jindřich Jindřich, en la jaro 1912 ĉi tie mortis Jaroslav Vrchlický. En la jaro 1861 estis alkondukita en la urbon okcidenta fervojo.

Nuntempe Domažlice estas centro de maŝinindustrio, lignoindustrio kaj vestindustrio.

Domažlice estas la naskiĝloko de Vuk Echtner kaj de Ladislav Klíma.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 969
18807 364
18908 046
19007 556
19108 555
19217 678
JaroLoĝantoj
19309 068
19508 739
19617 723
19709 044
198011 256
199111 519
JaroLoĝantoj
200111 048
201411 110
201611 163
201711 177
201811 233
201911 150
JaroLoĝantoj
202011 094
202110 872
202210 749
202311 010

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]